Novaĵoj (Decembro 11)

(GMT+08:00) 2018-12-11 17:18:37     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Germanio konsentis plifortigi duflankajn rilatojn; Usono anoncis sankciojn kontraŭ tri altrangaj oficialuloj de la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta germana prezidento Frank-Walter Steinmeier. La du ŝtatestroj unuanime konsentis, ke la du landoj devas profundigi reciprokan fidon kaj kunlaboron, antaŭenigi plu disvolvadon de ĉina-germana ampleksa strategia partnereco, kaj fruktigi la duflankan kunlaboron, kio utilas ne nur al la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ al paco kaj prospero de la mondo.

Xi diris, ke la ĉina flanko devas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun la germana flanko por la disvolvado de duflankaj rilatoj kaj profundigi reciprokan fidon. Malfermo kaj novigema kunlaboro estas gravaj por konservi la viglecon de ĉina-germanaj rilatoj. La ĉina flanko volas konstante dividi la devidendon de sia disvolvado kun ĉiuj landoj inkluzive Germanio, kaj esperas, ke Germanio estos plu malferma al investado de Ĉinio. La ĉina flanko ankaŭ volas pozitive esplori tripartian kunlaboron, antaŭenpuŝi la kunordigon de la eŭrazia strategio pri interligo kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kaj akceli komercan kunlaboron kun Germanio kaj aliaj landoj laŭlonge la vojo de ĉina-eŭropa trajno. La du flankoj devas persiste antaŭenpuŝi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlabori pri tutmonda regado por subteni multflankecon kaj konstrui malferman tutmondan ekonomion.

Steinmeier ĝojas pri sia unua ŝtata vizito al Ĉinio kiel germana prezidento. Post la vizito al kelkaj lokoj de Ĉinio, li admiris la atingojn faritajn de Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj socia disvolvado dum la lastaj 40 jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo, precipe la atingon, ke kelkcent milionoj da ĉinoj sin liberigis de la malriĉeco. La denova vizito al la regiono trafita de tertremo en la provinco Sichuan post dek jaroj profunde impresis lin. Li aldonis, ke Germanio oponas ĉian protektismon kaj volas labori kun Ĉinio por akceli eŭropa-ĉinan reciprokprofitan kunlaboron kaj konektecon inter la eŭrazia regiono kaj Ĉinio.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio Wang Yang lunde gratulis la ĉinan Guangxi-an Ĝuangan Aŭtonoman Regionon pro ĝiaj rimarkindaj atingoj en la pasintaj 60 jaroj.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en grandioza mitingo en Nanning, la ĉefurbo de Guangxi, celebre al la 60a datreveno de la fondiĝo de la regiono.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, gvidis la centran delegacion ĉeesti celebradojn okaze de la datreveno. Wang diris, ke Guangxi realigis grandan salton en ekonomia disvolvado, grandan progreson pri reformo kaj malfermado, grandan plialtigon de la vivnivelo de la popolo, rimarkindan progreson en sia ekologia medio kaj evidentan fortigon de etna unueco dum la lastaj 60 jaroj. Tiaj rimarkindaj atingoj montris la grandajn fortojn de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la fortan viglecon de la sistemo de regiona etna aŭtonomeco.

Lunde matene, la delegacio gvidata de Wang vizitis ekspozicion, kiu montras la atingojn faritajn de la regiono en la pasintaj ses jardekoj, precipe tiujn dum la 40-jaraj reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, inkluzive de progreso en ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologio.

Wang ankaŭ aŭskultis laborraportojn de la partia komitato de Guangxi-a Ĝuanga Aŭtonoma Regiono kaj la regiona registaro de Guangxi. Aŭskultinte la raportojn, Wang diris, ke post la 60-jara diligenta laboro, Guangxi realigis rimarkindajn ŝanĝiĝojn en urbaj kaj kamparaj regionoj, farante la malriĉan kaj postiĝintan regionon prospera kaj malferma. Wang atribuis la progreson al la firma gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ, komunaj klopodoj de kadroj kaj homoj de ĉiuj etnaj grupoj en la regiono, kaj fortaj subtenoj de homoj de la tuta lando.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke en 2018, la plej evidenta karakterizaĵo de la internacia situacio estas necerteco, kaj ke fronte al la granda ŝanĝiĝo senprecedenca dum cent jaroj, la ĉina diplomatio amplekse plenumis la spiriton kaj strategian aranĝon de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aplombe traktis defiojn, aktive agis kaj akiris novajn rezultojn sub la firma kondukado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj gvidado de la penso de Xi Jinping pri eksterlandaj aferoj.

La usona Ministerio de Financo lunde anoncis sankciojn kontraŭ tri altrangaj oficialuloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La ministerio diris en deklaro, ke la sankcioj estas akordaj kun la raporto de la Ŝtata Departemento pri la Korea Demokratia Popola Respubliko. La sankcioj frostigas ĉiujn usonajn aktivojn posedatajn de difinitaj oficialuloj kaj malpermesas al ĉiuj usonaj entoj fari financajn transakciojn kun ili.

La lunda decido estas la plej freŝa inter serio da sankcioj efektivigataj de Usono kontraŭ la entoj kaj individuoj rilataj kun la KDPR kiel klopodo por la sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

La Eŭropa Juĝejo diris lunde en sia juĝdecido, ke Britio povas unuflanke nuligi la avizon de sia intenco pri retiro el la Eŭropa Unio.

La juĝdecido publikigita en la retpaĝaro de la juĝejo diris, ke tia nuligo, decidita laŭ ĝiaj naciaj konstituciaj postuloj, havos la efikon, ke Britio restu en la EU laŭ kondiĉoj, kiuj estas senŝanĝaj rilate al ĝia statuso kiel membroŝtato.

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke ŝi prokrastos la parlamentan voĉdonon pri interkonsento koncerna al la foriro de Britio el la Eŭropa Unio, kaj ke en la venontaj kelkaj tagoj la brita flanko daŭrigos intertraktadon kun la EU.

Laŭ originala plano, la malsupra ĉambro de la brita parlamento marde okazigos voĉdonon pri la interkonsento atingita de la registaro kaj la EU. Sed May lunde diris, ke parlamentanoj subtenas multajn ŝlosilajn enhavojn de la interkonsento, sed ili restas maltrankvilaj pri la enhavo koncerna al la landlimoj de Irlando post la foriro de Britio el la EU. Se la voĉdono estus okazigita laŭ la originala plano, la interkonsento eble ne povus esti adoptita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin