Ĉinio estas malferma al dialogo pri homaj rajtoj subaze de reciproka respekto

(GMT+08:00) 2018-12-12 14:15:33     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko ĉiam havas malferman sintenon pri dialogo kun aliaj landoj en la kampo de homaj rajtoj subaze de reciproka respekto.

Iuj germanaj amaskomunikiloj raportis, ke lunde dum renkontiĝoj kun ĉinaj gvidantoj, germana prezidento Frank-Walter Steinmeier menciis la demandon pri homaj rajtoj en Ĉinio. Responde al ĉi-rilata demando, Lu diris, ke lunde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang aparte renkontiĝis kun Steinmeier. Gvidantoj de la du landoj diskutis pri la nuna situacio, profundigo de ĉina-germana kunlaboro en politiko, ekonomio, interpopolaj interŝanĝoj, scienco kaj tekniko, pli ofta kunordigo inter la du flankoj en multflankaj aferoj, komuna protekto de multflankeco kaj libera komerco, kaj atingis konsenton en multaj kampoj.

Estis raporto, ke lunde, okaze de la Monda Tago de Homaj Rajtoj, usona ambasadoro al Ĉinio Terry Branstad faris deklaron. Unuflanke, li rekonis, ke Ĉinio progresis en multaj kampoj kaj liberigis kelkajn milionojn da homoj el malriĉeco, kaj aliflanke, li ne konsentis pri malsamaj homrajtaj kriterioj de diversaj landoj kaj senbaze kritikis Ĉinion pri situacio de homaj rajtoj.

Lu diris, ke la ĉina flanko esperas, ke personoj de la usona flanko serioze kaj objektive rigardos la disvolvan vojon elektitan de la ĉina popolo mem kaj la manieron de Ĉinio por antaŭenigo de homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin