Britaj kleruloj laŭdis atingojn de Ĉinio en reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-12-12 14:17:59     Redaktoro:Yu

Britaj kleruloj diris en memorfesta okazaĵo en Londono marde, ke la progreso kaj disvolvado de Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj estis rimarkindaj kaj profitigis la mondon.

Pli ol cent kleruloj, oficialuloj kaj komercaj gvidantoj en Britio ĉeestis fotoekspozicion organizitan de la ĉina ambasadorejo por festi la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la Centra Halo Westminster.

La ekspozicio, kun 40 fotoj faritaj dum la lastaj 40 jaroj en Ĉinio, montras la ĉiutagan vivon de la ĉina popolo kaj la rapidan disvolviĝon en la lando. Martin Albrow, brita sociologo konata pri verkoj pri tutmondigo, diris en la malfermo de la ekspozicio, ke la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio profitigis ĉiujn landojn, precipe Brition.

Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro al Britio, diris en sia tonika parolado, ke ĉi tiuj 40 jaroj estas glora ĉapitro en la historio de Ĉinio, kiu estas verkita per la pioniraj, senĉesaj kaj unuigitaj klopodoj kaj senŝanceliĝa sindono de la ĉina popolo. Li rimarkigis, ke dum la pasintaj 40 jaroj, la internacia komunumo, inkluzive de Britio, subtenis la reformon kaj pordmalfermon de Ĉinio kaj partoprenis en ĝi, kio helpis la sukceson de ĉi tiu granda afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin