Ĉinio disvolvis homajn rajtojn per novigo de ideo kaj pragamata agado

(GMT+08:00) 2018-12-12 19:14:46     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede publikigis blankan libron pri progreso en homaj rajtoj en la pasintaj jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo.

La blanka libro, titolita "Progreso en Homaj Rajtoj dum la 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo en Ĉinio", konsistas al ok sekcioj kun riĉaj donitaĵoj. La libro diris, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio formis novan ideon kun la popolo kiel la centro en disvolvado de homaj rajtoj kaj efike efektivigis ampleksan disvolvadon de diversaj rajtoj, trabatante la vojon de disvolvado de homaj rajtoj, kiu estas konvena al la naciaj kondiĉoj, kaj kreante novajn spertojn kaj miraklon en la monda historio de praktiko de homaj rajtoj.

Kio estas la ideo de Ĉinio pri homaj rajtoj? Lunde, okaze de la Monda Tago de Homaj rajtoj, en Pekino okazis kunsido memorfestanta la 70an datrevenon de la Monda Deklaracio de Homaj Rajtoj, al kiu ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron. Li diris en la letero, ke feliĉa vivo de la popolo estas la plej grava enkorpigo de homaj rajtoj. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam kombinas la principon de universaleco de homaj rajtoj kun la moderna realaĵo, prenas la vojon konforman al la naciaj kondiĉoj en disvolvado de homaj rajtoj, kaj sekvas la ideon kun la popolo kiel la centro, prenante la rajtojn pri ekzisto kaj disvolvado kiel la ĉefajn rajtojn. Lia parolado malkovris la esencon de homaj rajtoj.

Antaŭ nelonge, germana prezidento Frank-Walter Steinmeier vizitis Ĉinion. Dum renkontiĝos kun ĉina prezidanto Xi Jinping, Steinmeier diris, ke li admiris la atingojn faritajn de Ĉinio en ekonomio kaj socia disvolvado dum la lastaj 40 jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo, precipe la atingon, ke kelkcent milionoj da ĉinoj sin liberigis de la malriĉeco.

En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio trabatis la vojon taŭgan al la naciaj kondiĉoj en disvolvado de homaj rajtoj, kaj en la venontaj 40 jaroj aŭ eĉ pli longa periodo, Ĉinio havigos al la popolo pli belan vivon kun digno kaj libereco per reformo kaj pordmalfermo sur pli alta nivelo kaj kontribuos al disvolvado de la monda afero de homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin