Brita ĉefministro alfrontos voĉdonon de malkonfido

(GMT+08:00) 2018-12-12 19:53:49     Redaktoro:Yu

"Brita ĉefministro Theresa May alfrontos voĉdonon de malkonfido merkrede posttagmeze," diris Graham Brady, estro de la Komitato 1922 de la Konservativa Partio.

Brady diris, ke la postulata sojlo de 48 leteroj el membroj de la parlamento, kiu estis bezonata por komenci voĉdonon de malkonfido en la partia gvidantaro, estis atingita,

La voĉdono de Konservativa Partio okazos inter la 18a kaj 20a horo laŭ la Grenviĉa Meza Tempo, kaj la rezulto estos anoncita kiel eble plej frue en vespero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin