Ĉina sondilo Chang'e-4 eniris lunan orbiton

(GMT+08:00) 2018-12-12 20:42:19     Redaktoro:Yu

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la ĉina sondilo Chang'e-4 malakceliĝis kaj eniris la lunan orbiton merkrede, finante esencan paŝon sur la vojo al la unua milda surluniĝo sur la malproksima flanko de la luno.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke post flugado de ĉirkaŭ 110 horoj for de la tero, motoro sur la sondilo estis ekbruligita, kiam ĝi estis 129 kilometrojn super la surfaco de la luno, laŭ instrukcioj senditaj de la komandcentro en Pekino je la 4a horo kaj 39 minutoj posttagmeze, kaj poste la sondilo malrapidiĝis kaj eniris elipsan lunan orbiton kun la periluno de proksimume 100 kilometroj je la 4a horo kaj 45 minutoj posttagameze.

La sondilo, inkluzive de surluniĝilo kaj ĉaro, estis ĵetita sur la portoraketo Changzheng-3B en la lasta sabato de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, malfermante novan ĉapitron en luna esplorado.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke poste, la komandcentro elektos taŭgan tempon por surlunigi la sondilon sur la malproksima flanko de la luno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin