Kiel ĝui Esperanto-Kongreson -- Teraĵima Toŝio

(GMT+08:00) 2018-12-12 17:08:51     Redaktoro:祃璟琳

En la 10a de decembro 2017 okazis loka Zamenhofa Festo ĉe Sajaka-Halo (SAYAKA HALL) en la urbo Oosakasajama. Tie mi prelegis Esperante pri la temo, "Kiel ĝui Esperanto-Kongreson". Tiu ĉi artikolo estas enhavo de la prelego.

1 Kial ni okazigas kongreson?

Esperanto komenciĝis de unu homo, nome, la kreinto de la lingvo, L. L. Zamenhof. Lingvo estas komunikilo inter homoj, precipe internacia lingvo celas komunikadon trans nacio kaj ŝtato. Se homoj, kiuj ĉiam parolas sian lokan lingvon, samloke parolas Esperanton, tio montras ke nia lingvo estas vivanta lingvo.

Antaŭe en japana Esperantujo oni diras ke kunloĝado estas pli amuza ol kongreso. Sed tamen lastatempe mi ne aŭdas tian aserton, male aŭdis ke kongreso estas sufiĉe interesa kaj indas je partopreno. Mi mem opinias ke kongreso estas interesa kaj valoras partopreni precipe por tiuj kiuj longe estas en Esperantujo. De nun mi parolos la kialojn.

★Informi Esperanton al neesperantistoj

Ni devas uzi Esperanton laŭeble plej multe en Esperanto-Kongreso. En

Universala Kongreso Esperanto estas unusola oficiala lingvo, kaj fakte estas uzata en ĉiuj programeroj. Sed, en landa aŭ loka kongreso ne nur Esperanto sed ankaŭ nacia lingvo estas uzata, ĉar unu

En la unua tago de la lastjara Japana Esperanto-Kongreso en Jokohamo, nome la 2a de novembro okazis publika programo. Pri la kongresa temo, "haveno

el la celoj estas informi la signifon de la ideo kaj movado de Esperanto al neesperantistoj kiuj interesiĝas pri nia lingvo. Iuj plendas ke en Japanio partoprenantoj krokodilas kaj ne parolas Esperaton. Tio estas fakto, sed mi opinias ke, se multiĝos partoprenantoj el eksterlando aŭ tiuj de alilandanoj kiuj loĝas en Japanio, ni devos uzi Esperanton pli multe ol nun.

TERAĴIMA Toŝio prelegas pri la temo "Kiel ĝui Esperanto-Kongreson" peras, esperanto peras" prelegis du elstaraj Esperantistoj. Nome, s-ro KIMURA Goro Christoph prelegis sub la titolo "Kion Esperanto povas proponi al nuna mondo?" Sekvis prelego de s-ro Dieter Kleeman. Li prelegis pri nuna situacio en Germanio rilate al la kongresa temo. Al mi impresiĝis ke s-ro Kimura atentigis nin pri tio ke Esperantujo jam estas eta tergloba socio kie bone funkcias dialogo kaj ke s-ro Kleeman diris ke en mezepoka Eŭropo oni uzis la platgermanan lingvon kiel komunan lingvon de urboj de Hansa ligo. Tiuj kiuj interkomunikas kun alilingvanoj ĉiam bezonas komunan lingvon. Konklude, mi pensas, ke ni, kiuj vivas en la tergloba epoko, bezonas komunan lingvon, kiu devas esti neŭtrala por ĉiuj homoj. Tiel, ni povas lerni ion aŭ konvinkiĝi pri la signifo de nia lingvo.

En 2016, Sakai-Esperanto-Societo, Tondabajaŝi-Esperanto-Societo kaj KLEG, okazigis la 64-an Kongreson de Esperantistoj en kansajo, kiel vi bone memoras. Ni okazigis tri publikajn programerojn. En la 1a tago okazis simpozio pri la temo "Interkomunika lingvo en la tergloba epoko" kaj en la 2a tago deklama teatraĵo "Hasegawa Teru", kiun ni prezentis kunlabore kun eksteraj grupoj, Japan-Ĉina Amikeca Asocio kaj Teatrgrupo "Ibuki". Tio estis epokfara provo en tio ke ni praktikis kunlaboron kun aliaj grupoj ekster Esperanto-movado. Post la teatraĵo ni okazigis prelegon de prof. Kogo Ĉiharu de Waseda Universitato pri la temo "Zamenhof kaj Alfred Adler", kiu impresis la partoprenantojn, des pli pro tio ke tiam Adler altiris atenton de japanoj. Grave estas kiel elekti temon kaj preleganton. Tiuj prezentaĵoj okazis en la japana lingvo. Ni povis montri malfermitecon de nia movado. Publikaj programeroj okazas japanlingve aŭ Esperante kun japanlingva interpretado.

★Altigi la kvaliton de Esperanta kulturo

Ekster Esperantujo estas antaŭjuĝo ke Esperanto ne havas kultulon malsimile al naciaj lingvoj. Esperantistoj bone scias ke tio ne estas fakto. Estas klare, ke Esperanto havas internacian kulturon. Ni kreskigas literaturon, arton kaj propran agmanieron en Esperanto. En la kampo de literaturo William Auld kaj Marjorie Boulton kelkfoje kandidatiĝis por la Nobel-premio. Kvankam ili ne povis ricevi la premion, mi atendas ke iam venos la tago kiam Esperanta originala literaturo agnoskiĝos. En UK ni povas aŭskulti altnivelajn prelegojn kaj artajn prezentaĵojn. UK estas modelo por aliaj kongresoj, same kiel la organo de UEA prezentas lingve modelan Esperanton al ties legantoj. Se vi paroprenas en UK, vi certe konvinkiĝas ke Esperanto estas ne nur vivanta lingvo, sed ankaŭ havas altnivelan kulturon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin