Novaĵoj (Decembro 12)

(GMT+08:00) 2018-12-12 17:26:05     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio publikigis blankan libron pri progreso de homaj rajtoj dum 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo; la Eŭropa Unio ne plu traktos kun Britio pri ĝia retiro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio merkrede publikigis blankan libron pri progreso en homaj rajtoj en la pasintaj jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo.

La blanka libro, titolita "Progreso en Homaj Rajtoj dum la 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo en Ĉinio", diris, ke reformo kaj pordmalfermo helpis liberigi kaj disvolvi sociajn produktajn fortojn, malfermis vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj malfermis novan ĉapitron en la disvolvado de homaj rajtoj.

La blanka libro diris, ke dum la kvar jardekoj, la ĉina popolo laboris diligente kiel unu sub la forta kaj kohera gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Grandegaj ŝanĝiĝoj okazis, kaj la vivnivelo evidente plialtiĝis. Ĝi aldonis, ke la KPĈ ĉiam prioritatigis la interesojn de la popolo, certigante, ke reformo estas okazigita de la popolo kaj por la popolo, kaj ke ĝiaj profitoj estas dividitaj de la popolo. Ĉinio respektis, protektis kaj antaŭenigis homajn rajtojn dum la reformo kaj pordmalfermo, trabatante vojon pri disvolvado de homaj rajtoj, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj, kaj kreis novajn spertojn kaj progresis en protektado de homaj rajtoj. Ĉinio resumis sian historian sperton, tiris profiton el la atingoj de homa civilizo, kombinis la universalajn principojn de homaj rajtoj kun la realaĵoj de la lando, kaj estigis serion da pioniraj ideoj pri homaj rajtoj.

La blanka libro diris, ke Ĉinio efektivigis vastajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampo de homaj rajtoj kaj serioze plenumis siajn internaciajn obligaciojn pri homaj rajtoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko ĉiam havas malferman sintenon pri dialogo kun aliaj landoj en la kampo de homaj rajtoj surbaze de reciproka respekto.

Iuj germanaj amaskomunikiloj raportis, ke lunde dum renkontiĝoj kun ĉinaj gvidantoj, germana prezidento Frank-Walter Steinmeier menciis la demandon pri homaj rajtoj en Ĉinio. Responde al ĉi-rilata demando, Lu diris, ke lunde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang aparte renkontiĝis kun Steinmeier. Gvidantoj de la du landoj diskutis pri la nuna situacio, profundigo de ĉina-germana kunlaboro en politiko, ekonomio, interpopolaj interŝanĝoj, scienco kaj tekniko, pli ofta kunordigo inter la du flankoj en multflankaj aferoj, komuna protekto de multflankeco kaj libera komerco, kaj atingis konsenton en multaj kampoj.

Estis raporto, ke lunde, okaze de la Monda Tago de Homaj Rajtoj, usona ambasadoro al Ĉinio Terry Branstad faris deklaron. Unuflanke, li rekonis, ke Ĉinio progresis en multaj kampoj kaj liberigis kelkajn milionojn da homoj el malriĉeco, kaj aliflanke, li ne konsentis pri malsamaj homrajtaj kriterioj de diversaj landoj kaj senbaze kritikis Ĉinion pri situacio de homaj rajtoj.

Lu diris, ke la ĉina flanko esperas, ke personoj de la usona flanko serioze kaj objektive rigardos la disvolvan vojon elektitan de la ĉina popolo mem kaj la manieron de Ĉinio por antaŭenigo de homaj rajtoj.

Britaj kleruloj diris en memorfesta okazaĵo en Londono marde, ke la progreso kaj disvolvado de Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj estis rimarkindaj kaj profitigis la mondon.

Pli ol cent kleruloj, oficialuloj kaj komercaj gvidantoj en Britio ĉeestis fotoekspozicion organizitan de la ĉina ambasadorejo por festi la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la Centra Halo Westminster.

La ekspozicio, kun 40 fotoj faritaj dum la lastaj 40 jaroj en Ĉinio, montras la ĉiutagan vivon de la ĉina popolo kaj la rapidan disvolviĝon en la lando. Martin Albrow, brita sociologo konata pri verkoj pri tutmondigo, diris en la malfermo de la ekspozicio, ke la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio profitigis ĉiujn landojn, precipe Brition.

La Tibeta delegacio de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, gvidata de Losang Jamcan, vizitis la Eŭropan Parlamenton lunde en Strasbourgo de Francio.

Dum la renkontiĝo kun vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento Dimitrios Papadimoulis, Losang Jamcan rakontis la ekonomian kaj socian disvolvadon de Tibeto per siaj spertoj kaj pozitive respondis demandojn de la zorgo de la eŭropa flanko. Li diris, ke sub la ĝusta gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj etnaj politikoj, la tibeta popolo ĝuas feliĉan vivon. Li bonvenigas pli da membroj de la Eŭropa Parlamento viziti Tibeton.

Ĉina civitano Meng Wanzhou, retenita en Kanado, estis kaŭcie liberigita marde laŭ loka tempo.

Posttagmeze, juĝisto de la supera kortumo de la kanada provinco Brita Kolumbio anoncis, ke la kortumo permesas kaŭcie liberigi sinjorinon Meng.

La juĝisto diris en deklaro, ke la kanada flanko arestis sinjorinon Meng laŭ la peto de la usona flanko, sed la usona flanko ankoraŭ ne formale petis ekstradicii Meng. La juĝisto permesas al la usona flanko prezenti la peton pri ekstradicio ene de 60 tagoj de post la aresto de Meng. La kortumo permesas kaŭcie liberigi sinjorinon Meng pro la konsidero, ke estas neniu kriminala registro pri ŝi en Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj ŝi havas sanproblemon kaj volas loĝi en Vankuvero, kaj ke estas taŭga kaŭcianto por ŝi.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean Juncker diris marde, ke la interkonsento atingita de la Eŭropa Unio kaj Britio estas la sola ebla interkonsento pri la retiro de Britio, kaj la EU ne traktos plu kun Britio pri la interkonsento. Tiutage brita ĉefministro Theresa May refoje iris al la stabejo de la EU en Bruselo, intencante plibonigi la interkonsenton.

Tiutage en la franca urbo Strasburgo okazis la plena kunveno de la Eŭropa Parlamento. Juncker informis la parlamentanojn pri la baldaŭa pintkunveno de la EU. Li surpriziĝis, ke la temo pri la retiro de Britio el la EU denove aperos en la pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin