Fokusoj de la Semajno (Dec. 14)

(GMT+08:00) 2018-12-14 10:01:00     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio merkrede publikigis blankan libron pri progreso en homaj rajtoj en la pasintaj jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo.

La blanka libro, titolita "Progreso en Homaj Rajtoj dum la 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo en Ĉinio", diris, ke reformo kaj pordmalfermo helpis liberigi kaj disvolvi sociajn produktajn fortojn, malfermis vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj malfermis novan ĉapitron en la disvolvado de homaj rajtoj.

La blanka libro diris, ke dum la kvar jardekoj, la ĉina popolo laboris diligente kiel unu sub la forta kaj kohera gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Grandegaj ŝanĝiĝoj okazis, kaj la vivnivelo evidente plialtiĝis. Ĝi aldonis, ke la KPĈ ĉiam prioritatigis la interesojn de la popolo, certigante, ke reformo estas okazigita de la popolo kaj por la popolo, kaj ke ĝiaj profitoj estas dividitaj de la popolo. Ĉinio respektis, protektis kaj antaŭenigis homajn rajtojn dum la reformo kaj pordmalfermo, trabatante vojon pri disvolvado de homaj rajtoj, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj, kaj kreis novajn spertojn kaj progresis en protektado de homaj rajtoj. Ĉinio resumis sian historian sperton, tiris profiton el la atingoj de homa civilizo, kombinis la universalajn principojn de homaj rajtoj kun la realaĵoj de la lando, kaj estigis serion da pioniraj ideoj pri homaj rajtoj. La blanka libro diris, ke Ĉinio efektivigis vastajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampo de homaj rajtoj kaj serioze plenumis siajn internaciajn obligaciojn pri homaj rajtoj.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la ĉina sondilo Chang'e-4 malakceliĝis kaj eniris la lunan orbiton merkrede, finante esencan paŝon sur la vojo al la unua milda surluniĝo sur la malproksima flanko de la luno.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke post flugado de ĉirkaŭ 110 horoj for de la tero, motoro sur la sondilo estis ekbruligita, kiam ĝi estis 129 kilometrojn super la surfaco de la luno, laŭ instrukcioj senditaj de la komandcentro en Pekino je la 4a horo kaj 39 minutoj posttagmeze, kaj poste la sondilo malrapidiĝis kaj eniris elipsan lunan orbiton kun la periluno de proksimume 100 kilometroj je la 4a horo kaj 45 minutoj posttagameze.

La sondilo, inkluzive de surluniĝilo kaj ĉaro, estis ĵetita sur la portoraketo Changzheng-3B en la lasta sabato de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, malfermante novan ĉapitron en luna esplorado. La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke poste, la komandcentro elektos taŭgan tempon por surlunigi la sondilon sur la malproksima flanko de la luno.

Brita ĉefministro Theresa May merkrede gajnis per granda plimulto la konfid-voĉdonon de parlamentanoj el la Konservativa Partio.

La ĉefministro gajnis la sekretan voĉdonon, kiu komenciĝis je la 18a horo laŭ la Grenviĉa Meza Tempo kaj finiĝis du horojn poste. 200 el 317 konservativaj parlamentanoj subtenis ŝin resti kiel la gvidanto.

Graham Brady anoncis, ke la rezulto de la voĉdono estas, ke la parlamenta partio konfidas la ĉefministron. Brady estas estro de la tiel nomata Komitato 1922, kiu organizis la voĉdonon post atingo de la postulata sojlo, ke 48 konservativaj parlamentanoj postulas en siaj leteroj okazigon de la voĉdono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin