Teamoj de Ĉinio kaj Usono subtenas intensan komunikadon pri detaloj de ekonomia kaj komerca konsiliĝo

(GMT+08:00) 2018-12-13 19:53:49     Redaktoro:Yu

Gao Feng, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco, diris ĵaŭde, ke teamoj de Ĉinio kaj Usono subtenis intensan komunikadon pri detaloj de ekonomia kaj komerca konsiliĝo kaj faris progreson, kaj ke la ĉina flanko bonvenigas la usonan flankon iri al Ĉinio por konsiliĝo kaj havas malferman sintenon pri vojaĝo al Usono por komunikado.

Gao faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Marde, ĉina vicĉefministro Liu He, estro de la ĉina flanko pri konsiliĝo kun la usona flanko, telefone konversaciis kun la usona flanko laŭ interkonsento, kaj la du partioj interŝanĝis opiniojn pri efektivigo de konsento de la du ŝtatestroj kaj pri horaro kaj vojmapo por la venonta konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin