Ĉina prezidanto renkontiĝis kun ekvadora prezidento Lenin Moreno

(GMT+08:00) 2018-12-13 15:36:25     Redaktoro:Ema

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ekvadora prezidento Lenin Moreno merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke post lia vizito al Ekvadoro en 2016, la du landoj starigis la ampleksan strategian partnerecon, kio malfermis novan paĝon de duflankaj rilatoj. Xi aprezis la klopodojn de sinjoro prezidento por profundigo de la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Li diris, ke sana kaj stabila disvolvado de ĉina-ekvadoraj rilatoj konformas ne nur al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ al la tendenco de paco, disvolvado kaj kungajna kunlaboro.

Xi emfazis, ke ambaŭ flankoj devas striktigi interŝanĝojn por fortigi strategian kunordigon kaj komunikadon kaj interŝanĝi spertojn pri regado, tiel por plibonigi la reciprokan komprenon kaj subteni unu la alian pri disvolva vojo kaj firme apogi unu la alian pri la demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du landoj.

Ĉinio bonvenigas Ekvadoron partopreni en la konstrudado de la Zono kaj Vojo. Xi esperis, ke la du flankoj fortigos kunlaboron en diversaj kampoj. Ĉinio bonvenigas la ekvadoran flankon esplori la ĉinan merkaton kaj dividi la oportunojn alportitajn de la disvolvado de Ĉinio.

Ĉinio kaj Ekvadoro havas saman aŭ similan pozicion pri gravaj demandoj internaciaj kaj regionaj. Xi emfazis, ke la du landoj devas kunlabori por subteni multflankecon, antaŭenpuŝi reformon de la tutmonda regada sistemo kaj kune defendi la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj.

Moreno esprimis dankon al Ĉinio por la subteno kaj helpo al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ekvadoro, precipe la helpo post la tertremo en la jaro 2016. Moreno diris, ke la ekvadora flanko volas aktive partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj grandigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj. Li bonvenigis kaj aprezis la financan kunlaboron de Ĉinio kun Ekvadoro kaj esperis grandigi eksportadon al Ĉinio. Li esperis ankaŭ plifortigi kunordigon kaj komunikadon kun Ĉinio pri multflankaj aferoj kiel ekzemple la celoj de daŭrigebla disvolvado de la UN.

Post la renkontiĝo, la du gvidantoj kune atestis la subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro, inkluzive de la memorando pri komuna antaŭenigo de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin