Novaĵoj (Decembro 13)

(GMT+08:00) 2018-12-13 16:35:35     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun ekvadora prezidento Lenin Moreno; Ĉinio okazigis nacian memorigan ceremonion okaze de datreveno de la Nankina Masakro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ekvadora prezidento Lenin Moreno merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke post lia vizito al Ekvadoro en 2016, la du landoj starigis la ampleksan strategian partnerecon, kio malfermis novan paĝon de duflankaj rilatoj. Xi aprezis la klopodojn de sinjoro prezidento por profundigo de la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Li diris, ke sana kaj stabila disvolvado de ĉina-ekvadoraj rilatoj konformas ne nur al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ al la tendenco de paco, disvolvado kaj kungajna kunlaboro.

Xi emfazis, ke ambaŭ flankoj devas striktigi interŝanĝojn por fortigi strategian kunordigon kaj komunikadon kaj interŝanĝi spertojn pri regado, tiel por plibonigi la reciprokan komprenon kaj subteni unu la alian pri disvolva vojo kaj firme apogi unu la alian pri la demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du landoj.

Ĉinio bonvenigas Ekvadoron partopreni en la konstrudado de la Zono kaj Vojo. Xi esperis, ke la du flankoj fortigos kunlaboron en diversaj kampoj. Ĉinio bonvenigas la ekvadoran flankon esplori la ĉinan merkaton kaj dividi la oportunojn alportitajn de la disvolvado de Ĉinio.

Ĉinio kaj Ekvadoro havas saman aŭ similan pozicion pri gravaj demandoj internaciaj kaj regionaj. Xi emfazis, ke la du landoj devas kunlabori por subteni multflankecon, antaŭenpuŝi reformon de la tutmonda regada sistemo kaj kune defendi la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj.

Moreno esprimis dankon al Ĉinio por la subteno kaj helpo al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ekvadoro, precipe la helpo post la tertremo en la jaro 2016. Moreno diris, ke la ekvadora flanko volas aktive partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj grandigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj. Li bonvenigis kaj aprezis la financan kunlaboron de Ĉinio kun Ekvadoro kaj esperis grandigi eksportadon al Ĉinio. Li esperis ankaŭ plifortigi kunordigon kaj komunikadon kun Ĉinio pri multflankaj aferoj kiel ekzemple la celoj de daŭrigebla disvolvado de la UN.

Ĵaŭde en la urbo Nankino, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio okazigis la nacian memorigan ceremonion por viktimoj de la Nankina Masakro. Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris paroladon en la ceremonio.

Wang diris en la parolado, ke la solena ceremonio estas okazigita por konservi la memorojn pri la viktimoj de la Nankina Masakro, ĉiuj samlandanoj mortigitaj de japanaj agresantoj, revoluciaj martiroj kaj naciaj herooj, kiuj dediĉis siajn vivojn por la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japana Agreso, kaj fremdlandaj amikoj, kiuj rezistis al la japana militarismo kune kun la ĉina popolo kaj oferis siajn vivojn, manifesti la firman starpunkton, ke la ĉina popolo konservos la historion en la memoro, neniam forgesos la pasintecon, alte ŝatas pacon kaj kreos belan estontecon, kaj esprimi la noblan deziron, ke la ĉina popolo senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca evoluigo.

La 27an de februaro 2014, la 7a sesio de la 12 Nacia Popola Kongreso de Ĉinio adoptis la decidon oficialigi la 13an de decembro ĉiujare kiel la Nacian Memorigan Tagon por Viktimoj de la Nankina Masakro.

Ĉinio kaj Kataro anoncis merkrede en Pekino, ke la interkonsento pri senviza traktado unu al la alia inter la du landoj estos valida ekde la 21a de decembro.

La anonco estis farita, kiam ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj Sheikh Mohammed bin Abdulrahman Al Thani, vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Kataro, kunprezidis la unuan kunvenon de la mekanismo de ĉina-katara interregistara strategia dialogo en Pekino. La du flankoj esperas preni ĉi tiun okazon por plifortigi kunlaboron en turismo kaj vastigi interpopolajn interŝanĝojn.

Ĉi tiu jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kataro. Wang diris, ke komenci interregistaran strategian dialogon inter la du landoj havas grandan gravecon. Ĉinio volas labori kun Kataro por antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn al pli rapida disvolviĝo por aliaj 30 jaroj. Li proponis, ke ambaŭ flankoj uzu la oportunon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo por akordigi siajn evoluigajn strategiojn kaj efektivigi kungajnan kunlaboron en la kampoj de energio, alta kaj nova teknologio, investado kaj financo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la ĉina sondilo Chang'e-4 malakceliĝis kaj eniris la lunan orbiton merkrede, finante esencan paŝon sur la vojo al la unua milda surluniĝo sur la malproksima flanko de la luno.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke post flugado de ĉirkaŭ 110 horoj for de la tero, motoro sur la sondilo estis ekbruligita, kiam ĝi estis 129 kilometrojn super la surfaco de la luno, laŭ instrukcioj senditaj de la komandcentro en Pekino je la 4a horo kaj 39 minutoj posttagmeze, kaj poste la sondilo malrapidiĝis kaj eniris elipsan lunan orbiton kun la periluno de proksimume 100 kilometroj je la 4a horo kaj 45 minutoj posttagameze.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke poste, la komandcentro elektos taŭgan tempon por surlunigi la sondilon sur la malproksima flanko de la luno.

Brita ĉefministro Theresa May merkrede gajnis per granda plimulto la konfid-voĉdonon de parlamentanoj el la Konservativa Partio.

La ĉefministro gajnis la sekretan voĉdonon, kiu komenciĝis je la 18a horo laŭ la Grenviĉa Meza Tempo kaj finiĝis du horojn poste. 200 el 317 konservativaj parlamentanoj subtenis ŝin resti kiel la gvidanto.

Graham Brady anoncis, ke la rezulto de la voĉdono estas, ke la parlamenta partio konfidas la ĉefministron. Brady estas estro de la tiel nomata Komitato 1922, kiu organizis la voĉdonon post atingo de la postulata sojlo, ke 48 konservativaj parlamentanoj postulas en siaj leteroj okazigon de la voĉdono.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris merkrede, ke la interkonsento pri la retiro de Britio el la Eŭropa Unio estas komuna starpunkto de la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, kaj Germanio ne intencas revizii ĝin.

Merkel faris la rimarkon dum interpelacio de la federacia parlamento. Ŝi diris, ke en la baldaŭa pintkunveno de la EU, la interkonsento atingita de 27 membroŝtatoj de la EU kun Britio ne povos esti reviziita post diskuto. Ŝi aldonis, ke la du flankoj solvos iujn elstarajn demandojn dum la transira periodo, ekzemple tiun pri la landlimoj inter Nord-Irlando de Britio kaj Irlando. Ŝi ankoraŭ esperis, ke Britio foriros el la EU kun interkonsento, kaj ke la EU estos preta por foriro de Britio sen interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin