Ĉinio subtenas intertraktadon pri detaloj de efektivigo en kadro de Pariza Interkonsento

(GMT+08:00) 2018-12-14 14:10:05     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en la pola urbo Katowice, la intertraktado pri detaloj de efektivigo de la Pariza Interkonsento eniris la decidan fazon dum la klimata konferenco de la UN. Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri aferoj de la traktado de klimatŝanĝiĝo, tiutage okazigis gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de raportistoj.

Xie diris, ke ĉiuj partioj devas persisti en multflankeco, kaj fini la intertraktadon pri detaloj de efektivigo de la interkonsento estas komuna deziro de ĉiuj partioj. Ĉinio fortigos kunlaboron kun aliaj landoj, kiuj subtenas multflankecon kaj la Parizan Interkonsenton, por antaŭenigi la procezon. Li emfazis, ke travidebleco estas la plej atentata demando por ĉiuj partioj, kaj oni povas trovi komunan starpunkton pri solvado de demandoj nur per intertraktado ĉirkaŭ la Pariza Interkonsento, tio estas precize kompreni kaj efektivigi principan spiriton kaj ĉiujn klaŭzojn de la interkonsento. Li aldonis, ke la intertraktado renkontis multajn malfacilojn, ĉar iuj evoluintaj landoj ne plenumis la promesojn, kiujn ili faris al evoluantaj landoj en la Kiota Protokolo kaj la Pariza Interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin