Rusio volas dialogi kun Usono pri demando de TMDBM

(GMT+08:00) 2018-12-14 14:24:15     Redaktoro:Yu

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris ĵaŭde, ke Rusio volas dialogi kun Usono pri la demando de Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM) sub la kondiĉo, ke ĝiaj interesoj kaj zorgoj estas prenitaj en konsideron.

Ryabkov faris la rimarkojn al raportistoj en Moskvo. Li diris, ke la usona registaro jam decidis, ke Usono sin retiros el la traktato, tamen la rusa flanko ankoraŭ volas okazigi esencan kaj konstrueman dialogon kun Usono por trovi rimedojn por subteno de la traktato.

La 20an de oktobro, usona prezidento Donald Trump anoncis, ke Usono sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo je la preteksto, ke Rusio longe malobservis la traktaton, kaj ke la traktato limigis la usonan esploradon pri novaj armiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin