Ĉinio firme oponas usonan akton pri Tibeto

(GMT+08:00) 2018-12-14 19:48:54     Redaktoro:Yu

Ĉinio vendrede esprimis firman oponon kontraŭ akto pri Tibeto, ĵus adoptita de la usona Senato, kaj urĝis Usonon ne aprobi ĝin kiel leĝon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la komenton en ĉiutaga gazetara konferenco responde al la adopto de la Akto de Reciproka Aliro al Tibeto 2018 en tiu ĉi semajno.

La akto, nun prezentita al la Blanka Domo por subskribo de prezidento Donald Trump, serĉas antaŭenigi aliron al Tibeto por usonaj diplomatoj, ĵurnalistoj kaj turistoj per rifuzo de eniro en Usonon por ĉinaj oficialuloj konsiderataj kiel respondecaj pri estrikto de la aliro al Tibeto.

Lu diris, ke la akto intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio spite al faktoj kaj agas kontraŭ la bazaj normoj de internaciaj rilato. Ĉinio firme oponas la akton, kaj postulas seriozajn traktadojn kun la usona flanko pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin