Ĉinaj gvidantoj renkontiĝis kun vizitanta ekvadora prezidento

(GMT+08:00) 2018-12-14 15:06:02     Redaktoro:Ema

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta ekvadora prezidento Lenin Moreno

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Li Zhanshu respektive renkontiĝis kun vizitanta ekvadora prezidento Lenin Moreno ĵaŭde en Pekino.

La ĉina ĉefministro diris, ke la ekonomia komplementeco inter Ĉinio kaj Ekvadoro estas forta, kaj restas granda spaco por la duflanka kunlaboro. Ĉinio volas pli bone kunligi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolva strategio de Ekvadoro, profundigi kunlaboron en ĉefaj kampoj per ĉiuj nunaj sistemoj de duflanka kunlaboro. Ĉinio volas kondukti ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn laŭ la principo de merkato kaj internaciaj reguloj por akceli ekvilibran disvolvadon de komerco kaj striktigi interpopolajn interŝanĝojn. Li esperis, ke la ekvadora flanko povos krei bonan komercan medion por ĉinaj kompanioj por reciproka profito kaj kungajno.

Moreno diris, ke la ekvadora flanko firme subtenas la principon de unu Ĉinio. Li esprimis dankon al Ĉinio por la sindona helpo al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ekvadoro. Ekvadoro volas partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo por profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj entaŭenpuŝi pluan disvolvadon de duflankaj rilatoj. La ekvadora flanko bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en Ekvadoro kaj volas liveri fidindan leĝan protekon kaj bonan komercan medion.

Li Zhanshu diris dum sia renkontiĝo kun Moreno, ke la ĉina flanko volas plenumi gravajn konsentojn inter la du ŝtatestroj kune kun la ekvadora flanko por pliigi larĝecon, profundecon kaj altecon de duflankaj rilatoj. La du landoj ĉiam estas amikaj partneroj de sincereco, reciproka fido, komuna disvolvado, longperioda amikeco kaj sud-suda kunlaboro. La Nacia Popola Kongreso de Ĉinio volas subteni oftajn interŝanĝojn kun la Nacia Asembleo de Ekvadoro por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon.

Moreno diris, ke la ekvadora flanko admiras la disvolvan vojon de Ĉinio kaj ĝiajn atingojn, kiuj utilas ne nur al la ĉina popolo, sed ankaŭ al la disvolviĝo kaj progreso de la homaro, kaj ke la ekvadora flanko esperas, ke la du landoj fariĝos amikaj partneroj por reciproka profito kaj kunlaboro. Li ankaŭ esperis subteni la interŝanĝojn inter leĝfaraj instutucioj de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin