Novaĵoj (Decembro 14)

(GMT+08:00) 2018-12-14 17:32:53     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinaj gvidantoj renkontiĝis kun vizitanta ekvadora prezidento; Ĉina kaj kolombia ministerioj de eksterlandaj aferoj okazigis la naŭan politikan konsiliĝon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Li Zhanshu respektive renkontiĝis kun vizitanta ekvadora prezidento Lenin Moreno ĵaŭde en Pekino.

La ĉina ĉefministro diris, ke la ekonomia komplementeco inter Ĉinio kaj Ekvadoro estas forta, kaj restas granda spaco por la duflanka kunlaboro. Ĉinio volas pli bone kunligi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolva strategio de Ekvadoro, profundigi kunlaboron en ĉefaj kampoj per ĉiuj nunaj sistemoj de duflanka kunlaboro. Ĉinio volas kondukti ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn laŭ la principo de merkato kaj internaciaj reguloj por akceli ekvilibran disvolvadon de komerco kaj striktigi interpopolajn interŝanĝojn. Li esperis, ke la ekvadora flanko povos krei bonan komercan medion por ĉinaj kompanioj por reciproka profito kaj kungajno.

Moreno diris, ke la ekvadora flanko firme subtenas la principon de unu Ĉinio. Li esprimis dankon al Ĉinio por la sindona helpo al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ekvadoro. Ekvadoro volas partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo por profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi pluan disvolvadon de duflankaj rilatoj. La ekvadora flanko bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en Ekvadoro kaj volas liveri fidindan leĝan protekon kaj bonan komercan medion.

Li Zhanshu diris dum sia renkontiĝo kun Moreno, ke la ĉina flanko volas plenumi gravajn konsentojn inter la du ŝtatestroj kune kun la ekvadora flanko por pliigi larĝecon, profundecon kaj altecon de duflankaj rilatoj. La du landoj ĉiam estas amikaj partneroj de sincereco, reciproka fido, komuna disvolvado, longperioda amikeco kaj sud-suda kunlaboro. La Nacia Popola Kongreso de Ĉinio volas subteni oftajn interŝanĝojn kun la Nacia Asembleo de Ekvadoro por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon.

Moreno diris, ke la ekvadora flanko admiras la disvolvan vojon de Ĉinio kaj ĝiajn atingojn, kiuj utilas ne nur al la ĉina popolo, sed ankaŭ al la disvolviĝo kaj progreso de la homaro, kaj ke la ekvadora flanko esperas, ke la du landoj fariĝos amikaj partneroj por reciproka profito kaj kunlaboro. Li ankaŭ esperis subteni la interŝanĝojn inter leĝfaraj institucioj de la du landoj.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj kolombia ministro pri eksterlandaj aferoj Carlos Holmes Trujillo okazigis la naŭan politikan konsiliĝon inter la dulandaj ministerioj de eksterlandaj aferoj.

Wang diris, ke post sia enoficiĝo, la nova registaro de Kolombio montris strategian vizion kaj fortan volon plu disvolvi rilatojn kun Ĉinio. Li sugestis, ke ambaŭ landoj sekvu la ĝustan direkton por disvolvi rilatojn, kune grandigu kaj intensigu pragmatan kunlaboron, kun emfazo sur pli forta kunordigo pri multflankaj aferoj kaj progresigo de duflankaj rilatoj.

Trujillo diris, ke Kolombio sin dediĉas al plifortigo de altnivelaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj antaŭenigo de kunlaboro en la kampoj de komerco kaj investado. Li diris, ke Kolombio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj subtenas multflankecon. Li akcentis, ke lia lando volas labori kun Ĉinio por fortigi multflankan kunordigon kaj defendon de la liberkomerca sistemo por protekti la interesojn de evoluantaj landoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco havis profundan influon sur la mondo en la pasintaj 17 jaroj, kaj ke Ĉinio sekvos plu la multflankan vojon kaj laboros kun ĉiuj aliaj membroj de la organizo por defendi la kernan valoron kaj fundamentan principon de la organizo.

Okaze de la 17a datreveno de la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco, Keith Rockwell, proparolanto de la organizo, diris lastatempe dum intervjuo, ke estas tre grave, ke Ĉinio fariĝis membro de la organizo, kaj tre grave estas ankaŭ, ke la organizo havas sian membron kiel Ĉinion, kiu firme subtenas multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Responde al ĉi-rilata demando, Lu diris, ke la ĉina flanko rimarkis la trafan taksadon de sinjoro Rockwell pri la rolo de Ĉinio kiel membro de la organizo. Li diris, ke en la pasintaj 17 jaroj, Ĉinio ĉiam rigore observis regulojn de la organizo, efektive plenumis siajn promesojn en la kampoj de redukto de tarifoj, nuligo de importaj kontingentoj kaj aliaj ne-doganaj barieroj, malfermo de eksterlanda komerco kaj malfermo de la merkato de servokomerco.

Gao Feng, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco, diris ĵaŭde, ke teamoj de Ĉinio kaj Usono subtenis intensan komunikadon pri detaloj de ekonomia kaj komerca konsiliĝo kaj faris progreson, kaj ke la ĉina flanko bonvenigas la usonan flankon iri al Ĉinio por konsiliĝo kaj havas malferman sintenon pri vojaĝo al Usono por komunikado.

Gao faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Marde, ĉina vicĉefministro Liu He, estro de la ĉina flanko pri konsiliĝo kun la usona flanko, telefone konversaciis kun la usona flanko laŭ interkonsento, kaj la du partioj interŝanĝis opiniojn pri efektivigo de la komuna konsento de la du ŝtatestroj kaj pri horaro kaj vojmapo por la venonta konsiliĝo.

Ĵaŭde en la pola urbo Katowice, la intertraktado pri detaloj de efektivigo de la Pariza Interkonsento eniris la decidan fazon dum la klimata konferenco de la UN. Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri aferoj de la traktado de klimatŝanĝiĝo, tiutage okazigis gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de raportistoj.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris ĵaŭde, ke Rusio volas dialogi kun Usono pri la demando de Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM) sub la kondiĉo, ke ĝiaj interesoj kaj zorgoj estas prenitaj en konsideron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin