Ĉinio firme oponas kontraŭ usona leĝprojekto krude intervenanta en ĉinajn aferojn

(GMT+08:00) 2018-12-15 15:32:47     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe la usona Kongreso aprobis Reciprokan Agon pri Eniro en Tibeto, 2018. Pri tio Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la Ago ignoras faktojn kaj krude intervenas en ĉinajn aferojn, tial Ĉinio firme oponas kontraŭ ĝi.

Tiutage en regula gazetara konferenco, iu raportisto demandis: "La usona Kongreso aprobis leĝprojekton, postulanta, ke Ĉinio permesu usonajn diplomatojn, ĵurnalistojn kaj turistojn eniri en Tibeton. Se tiuj personoj ne povos eniri en Tibeton, tiel la usona Kongreso esperos rifuzon al ĉinaj oficistoj eniri en Usonon. Pri tio kion vi komentas?"

Lu Kang diris, ke la leĝprojekto de la usona Kongreso ignoras faktojn, krude intervenas en ĉinajn aferojn kaj malobservas bazan principon de internaciaj rilatoj, kaj Ĉinio firme oponas kontraŭ ĝi kaj jam esprimis seriozan trakton al Usono.

Li diris, ke tibetaj aferoj tute estas ĉinaj internaj aferoj, Ĉinio ne permesas intervenon de aliaj landoj. Alilandanoj povas eniri en Tibeton per normalaj kanaloj. Fakte ĉiujare granda nombro da ĉinoj kaj alilandanoj faras viziton, vojaĝon kaj negocon en Tibeto. Ekzemple de post la jaro 2015 proksimume 40 mil homfojoj da usonanoj eniris en Tibeton, inter ili estis gvidantoj de usona Senato kaj usonaj senatanoj. Tio sufiĉe montras, ke estas sen bazo la riproĉo de la usona leĝprojekto pri Ĉinio, ankaŭ la ĉinaj registaro kaj popolo absolute ne akceptas la riproĉon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin