Ĉina delegito vokas doni plenan respekton al juĝa suvereneco de Sudano

(GMT+08:00) 2018-12-16 12:33:44     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito diris vendrede, ke Ĉinio esperas, ke la Sekureca Konsilio de la UN kaj la Internacia Kriminala Kortumo plene respektos la juĝan suverenecon de Sudano, donos sufiĉan gravecon al ĝia justa petego pri demando koncerna al la lando en la kortumo kaj respektos opiniojn de la Afrika Unio kaj la Araba Ligo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri ekzamenado de la sudana demando de la Internacia Kriminala Kortumo. Li diris, ke la ĉina flanko ĉiam opinias, ke ŝtatestro ĝuas privilegion kaj imunecon, kaj raporto pri situacio fare de la Sekureca Konsilio al la Internacia Kriminala Kortumo ne signifas nuligon de imuneco al ŝtatestro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin