Rusio prezentis al Ĝenerala Asembleo de UN projekton de rezolucio pri konservo de TMDBM

(GMT+08:00) 2018-12-16 12:51:30     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la oficejo de konstanta reprezentanto de Rusio al la UN, Fedor Strzhizhovskiy, diris sabate, ke la rusa flanko jam prezentis al la Ĝenerala Asembleo de la UN projekton de revolucio pri konservo de Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilio (TMDBM).

La rusa ĵurnalo Izvestie citis parolojn de Strzhizhovskiy en sia raporto, ke Usono unuflanke komencis la procezon de suspendo de la traktato, kio endanĝerigis la traktaton. Li aldonis, ke la rusa flanko sabate prezentis al la Ĝenerala Asembleo de la UN projekton de rezolucio pri konservo de la traktato, vokante ĉiujn rilatajn partiojn plenumi respondecojn de la traktato kaj solvi nunajn demandojn per mekanismo ekzistanta en la traktato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin