Rusa ministro pri defendo prezentis al Usono notojn de diskuto pri TMDBM

(GMT+08:00) 2018-12-16 13:43:18     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la rusa Ministerio de Defendo Igor Konashenkov diris sabate, ke antaŭ nelonge rusa ministro pri defendo Sergey Shoygu prezentis al sia usona paralelulo du tonojn, postulante diskuton pri Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misio (TMDBM) kaj la situacio en Sirio.

Konashenkov diris, ke en la unua noto, Shoygu proponis okazigi kunvenon de la du defendaj departementoj por diskuti pri malkonsentoj de la du flankoj en efektivigo de la traktato. Shoygu emfazis, ke Rusio volas okazigis kun Usono publikan kaj pragmatan dialogon pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj tiklaj demandoj. En la dua noto, Shoygu esprimis gravan malkonsenton pri akriĝo de malakordo inter la kurdoj kaj araboj en la siria teritorio sub la regado de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin