Ĉinio, Afganio kaj Pakistano atingis ampleksan konsenton

(GMT+08:00) 2018-12-16 13:54:46     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate en Kabulo, ke Ĉinio, Afganio kaj Pakistano atingis ampleksan konsenton pri triflanka kunlaboro dum la dialogo de ministroj pri eksterlandaj aferoj inter la tri landoj.

Wang faris la rimarkojn en la gazetara konferenco post ĉeesto al la 2a Dialogo de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj inter Ĉinio, Afganio kaj Pakistano.

Wang diris, ke unue, la tri flankoj konsentis uzi la dialogon de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj rilatajn mekanismojn por plifortigi kunordigon kaj komunikadon en planado kaj antaŭenigo de triflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Due, meze de gravaj oportunoj en la repaciga procezo de Afganujo, la tri flankoj volas plifortigi kunordigon kaj antaŭenigi fruan revenon de Talibano al la tablo de intertrakto kaj ĝian reintegriĝon al la gravaj politikoj. Trie, Afganio kaj Pakistano konsentis plibonigi duflankajn rilatojn, efektivigi la afgana-pakistanan agadplanon pri paco kaj solidareco, akceli pozitivajn interagadojn en la politika, milita, ekonomia kaj sekureca kampoj, trakti disputojn per amika konsiliĝo kaj konvene regi portempe nepritrakteblajn malkonsentojn por eviti subfosadon de la pliboniĝo de la duflankaj rilatoj. Kvare, la tri flankoj promesis intensigi kunlaboron inter si, akceli la esploron pri efektivigebleco de projektoj rilataj al la popola vivteno kaj transporta infrastrukturo surbaze de personaraj interŝanĝoj kaj trejnado. Kvine, la tri flankoj konsentis antaŭenigi la konstruon de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo por akceli la regionan konektecon kaj ekonomian disvolviĝon. Sese, la tri flankoj promesis ankaŭ efektivigi la ĵus subskribitan Memorandon de Kompreno pri la Batalo kontraŭ Terorismo, plifortigi dialogojn pri kontraŭmorismaj politikoj kaj antaŭenigi pragmatan kontraŭterorisman kunlaboron, kaj firme oponi terorismajn organizojn, inkluzive de la Orient-Turkestana Islama Movado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin