Industriigo de manĉur-stilaj roboj akcelas ĝian disvolviĝon

(GMT+08:00) 2018-12-18 15:40:57     Redaktoro:Selena

En 2017 antaŭ feniksa domego de Imperiestra Palaco de la ĉina nordorienta urbo Shenyang, okazis la unua internacia festivalo de manĉur-stilaj roboj de Shenyang. En la ceremonio, estis ankaŭ malkovrita la tabulo skribita de vortoj: Shenyang—malnova urbo de manĉur-stilaj roboj.

Dum longa tempo, manĉur-stilaj roboj estas rigardataj kiel simboloj de ĉinaj virinoj kaj orienta ĉarmo, kaj kelkaj famaj ĉinaj virinoj, inkluzive de tri fratinoj de la familio Song dum Ĉina Respubliko kaj legendeca verkistino Zhang Ailing, radiis blindigan brilon pro la robo.

Dum Qing-dinastio, desegno kaj ornamo de brodaĵoj de manĉuroj estis uzataj por montri pozicion kaj oficon de imperiestraj familianoj kaj oficistoj. Tiaj artaĵoj lasis neforviŝeblan signon en la historio. Ĝenerale metiartistoj pentris kaj sekve brodis desegnaĵojn sur teksaĵoj laŭ skizita dezajno. Sekve de populariĝo de la metio, brodaĵoj faritaj de maŝinoj ĝuas pli kaj pli malaltan prezon kaj bonan kopion de manfaritaj produktoj. Brodaĵoj permane faritaj iom post iom perdis sian konkurencivon, kaj pro tio manĉuraj brodaĵoj estas pli kaj pli malintimaj al la ĉiutaga vivo de homoj.

Yang Xiaotong estas heredanto de la manĉura brodaĵo en la kvara generacio. Ŝi ne nur faras gravan kreadon de brodaĵoj, sed ankaŭ antaŭenigas ĝian industriigon. Metiejo, fabriko de manĉura brodaĵo por helpi malriĉulojn, kaj ĝia bazloko por lasi al internaciaj studentoj de Liaoning-Universitato sperti la kulturon, ĉio ĉi tio estas por prezenti kaj produkti manĉurajn brodaĵojn.

"Nun ni ricevis mendilojn el aliaj landoj kaj donis ilin al malriĉuloj de 21 vilaĝoj de Liaoning-provinco por helpi al ili forigi malriĉecon. Ni instruis al ili la lertecon, kaj iliaj brodaĵoj povas esti vendataj pere de ni. Dum produktado, ni elektas dissemitajn brodornamaĵojn kaj forlasas komplikan kaj tro luksan brodadon por redukti koston, tiel oni povas havi tiajn artaĵojn por ne tro multekosta prezo, kaj faktoroj de tradicia kulturo povas esti konservataj."

Chu Guoqing, fakulo pri loka tradicia kulturo, opinias, ke esplorado kaj heredado de manĉurinaj roboj devas fokusiĝi al ĝia industriigo. Starigo de la sistemo de industrio de manĉurinaj roboj bazitaj sur la internacia festivelo povas vastigi influon de la ĉinaj tradiciaj vestoj el diversaj anguloj.

Yang Xiaotong diris, ke subtenate de diversnivelaj registaroj, manĉuraj brodaĵoj estas alte atentataj en la socio. Ŝi atendas, ke pli multaj homoj volas profunde kompreni la longe historian kulturon kaj sperti ĝian unikan ĉarmon.

"Homoj apenaŭ komprenas manĉur-stilaj robojn kaj ĝiajn skizitajn dezajnojn pro manko de kompreno al tradiciaj folkloroj. Ni volas partopreni en pli multaj aktivadoj por diskonigi la folkloron kaj kulturon de manĉuroj. Ni kredas, ke tio estas bonŝanco por ni eniri en merkatojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin