Pekina Esperanto-Asocio festis Zamenhof-tagon

(GMT+08:00) 2018-12-18 13:54:02     Redaktoro:Ĝoja

La 8-an de Decembro, esperantistoj renkontiĝis en Pekina Universitato pri Lingvoj kaj Kulturoj por speciala evento memore al Zamenhof-tago. Preskaŭ 40 samideanoj ĉeestis, inter junuloj kaj maljunuloj, komencantoj kaj veteranoj. Pluraj samideanoj venis al Pekino el la najbara urbo Tianjin por festi Zamenhof-tagon kun pekinaj samideanoj.


Li Jianhua, de El Popola Ĉinio, faras prelegon titolitan "Esperanto valoras por rakonti ĉinan rakonton dum nova epoko".

La matena programo havis la temon "Esperanto: internacia Fokuso pri 'La Zono kaj Vojo'". Samideanino Ĝoja enkondukis tiun temon per la unua prelego, kaj ŝin sekvis s-ro Li Jianhua, de El Popola Ĉinio, per la prelego "Esperanto valoras por rakonti ĉinan rakonton dum nova epoko". La sekva preleganto estis Ye Nianxian, vic-esploristo de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, kiu prelegis pri la rilato inter ĉina revo, "La Zono kaj Vojo" kaj Esperanto. Sekve okazis prelego de samideano Fafo (Xiao Huoli), vicprezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, titolita "Esperanto helpas kulturi ĝustan internacian konscion", kaj finfine prof-ro Zhou Liuxi, de Pekina Instruista Universitato, prelegis pri la rolo de Esperanto en subtenado de la tutmonda lingvo kaj kulturo.

Post tiu prelegserio, ĉiuj samideanoj kune tagmanĝis en la manĝejo de la universitato, kaj estis agrabla babilado en amikeca etoso.


Yu Jianchao, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio faras labor-raporton de Pekina Esperanto-Asocio pri sia agado en 2018


Rafael Henrique Zerbetto, el Brazilo, prelegas pri la kontribuo de ĉinoj al brazila kulturo

La post-tagmeza programo havis la temon "Zamenhofa Festo". Ĝi komenciĝis per labor-raporto de Pekina Esperanto-Asocio pri sia agado en 2018. Sekve okazis kvin prelegoj. La unua, de prof-ro Li Weilun, de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, titolita "kiel lerte uzi esperantajn verbojn", klarigis pri pluraj partikularaĵoj de la uzo de verboj en Esperanto. Sekve, Zhu Mingyi, eksa vic-sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, prelegis pri la rolo de Esperanto en popola diplomatio. S-ino Yu Jianchao, prezidantino de Pekina Esperanto-Asocio, per interesa prelego enkondukis la originalan literaturon esperantan al la ĉeestantoj. Rafael Henrique Zerbetto, el Brazilo, prelegis pri la kontribuo de ĉinoj al brazila kulturo, montrante ke la kunlaboro kaj amikeco inter ambaŭ popoloj jam aĝas kelkajn jarcentojn. La lasta preleganto, S-ro Nan Youli, kiu ĉijare fariĝis Honora Membro de UEA, rakontis siajn impresojn pri la ĉijara UK en Lisbono.


Wang Yanjing raportas pri la Esperanto-movado en Pekino dum la lastaj 40 jaroj

Sekve, Wang Yanjing raportis pri la Esperanto-movado en Pekino dum la lastaj 40 jaroj, kaj okazis debato pri la temo "Junularo kaj Esperanto". La aktivaĵo finis per kunkantado de la himno "La Espero".


Komuna foto

(La teksto el Rafael Henrique Zerbetto, El Popola Ĉinio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin