Rakonto pri vilaĝo Xiaogang

(GMT+08:00) 2019-01-08 08:02:41     Redaktoro:Ĝoja

Antaŭ 40 jaroj la ĉina reformo en kamparo komenciĝis de vilaĝo Xiaogang de gubernio Fengyang en la ĉina meza provinco Anhui, kaj tiea reformo profunde influis la procezon de ĉina reformo kaj malfermo. Same kiel plejmultaj ĉinaj vilaĝoj Xiaogang suferis embarason kaj poste sukcese trovis propran elirejon. Hodiaŭ ni rakontas pri la vilaĝo Xiaogang, bonvolu aŭskulti.

Kurantjare la vilaĝo Xiaogang rikoltis bone, sur la kampoj rizoj odoras balzame kaj maŝinoj muĝas, ĉio estas plaĉa al homoj. Rigardante la rizkampon 55-jara Cheng Xibing ridetas. Li estas konata "ĉefrolulo" de grenoplantado en la vilaĝo Xiaogang, eĉ en la gubernio Fengyang. Lastajn jarojn li sinsekve luis pli ol 30 hektarojn da agro, sed kontinua pliiĝo de lukosto kaj plantkosto donis premon al Cheng.

"Laŭ luprezo unu-mua rizo kostas 800 juanojn, unuhektara kostas 12 mil juanojn. Se ni suferos naturan katastrofon, ni perdos pli ol mil juanojn po muo kaj 120 mil juanojn po hektara agro. Tial plantistoj havas riskojn."

Antaŭ 40 jaroj 18 kamparanaj familioj faris ruĝajn fingrajn premsignojn sur kontrakto, por ke ili mem respondecu pri produktado. Tio malfermis la kurtenon de ĉina reformo. En la lastaj kelkaj jaroj de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, same kiel multaj vilaĝoj Xiaogang falis en embarason. Cai Jin'an, ĝenerala direktoro de grupo Panpan, indikis la embarason.

"Mankis fortaj industrioj por apogi disvolvon de la kamparo, pro tio investoj ne efikis."

Fakte disvolvo de industrioj, funkciigo de entreprenoj kaj pliigo de enspezoj estas la volo de Xiaoguang-anoj en la longa tempo. Patro de s-ro Yan Yushan ĝuste estas unu el la 18 kamparanoj, kiuj fingre premis signojn sur kontrakto pri respondeco de produktado. En 1992 Yan Yushan eklaboris ekstere, kvankam li kelkfoje revenis hejmen por fari entreprenon en la vilaĝo, tamen li malsukcesis ĉiufoje. Li diris:

"Ni estas atestantoj de la reformo en vilaĝo Xiaogang. Komence de la reformo en 1978 ni tuj liberigis nin el malsato. Kiam mia patro havis agron kaj eksonĝis industrion sur stabila agrikulturo por rapide riĉiĝi. Sed pro tiamaj kondiĉoj la sonĝo ne realiĝis. Hodiaŭ analizante tion, ni povas diri, ke tio estas nepra procezo dum la reformo."

Lastajn jarojn sekve de reveno de Yan Yushan kaj aliaj junaj samvilaĝanoj, kiuj plivastigis vidkampon dum laborado en aliaj lokoj, la stato ŝanĝiĝis. Yan Yushan diris:

"En la lastaj 40 jaroj tradicia agrikulturo estis ĉefa vivteno en la vilaĝo, tial necesas paŝoj por industriigo. En 2014 mi opiniis, ke maturiĝis ĉio, ĉar nin subtenas politikoj, kaj ŝanĝiĝis konceptoj kaj opinioj de vilaĝanoj, ĉiu vilaĝano scias la neceson de ŝanĝo."

Nun ĉe la enirejo de la vilaĝo staras tabulo, sur ĝi estas la okulfrapa slogano "Kuraĝu esti la unua". Ĉe la tabulo estas rizkampo, kiu apartenas al grupo Beidahuang de la ĉina provinco Heilongjiang. Laboristo Zhao Mingwu respondecas pri teknikoj por la rizkampo en Xiaogang, li jam laboras tie unu jaron. Zhao Mingwu parolis pri la agrikultura estonto de Xiaogang.

"Kien iros Xiaoguang-a agrikulturo? Vidu la frazon en la flago: markigo de agrikulturaj produktaĵoj, integrigo de agrikulturo kun industrio, normigo de agrikultura plantado kaj reguligo de agrikultura administrado."

La rizkampo ne havas idealan kondiĉon, ĝi estas fora de akvofonto kaj ĝia tereno ne estas ebena. Sed la grupo Beidahuang uzis teknikojn por ŝanĝi la malbonajn kondiĉojn kaj ne uzis kemian grasumon dum kulturo de plantidoj kaj rizpriklado. Xiaogang-anoj vidis la forton de scienco kaj tekniko.

La ondo el reformo kaj disvolvo instigis Xiaogang-anojn. Lastajn jarojn pli kaj pli da junuloj revenis kaj komencis entreprenadon. S-ino Pan Miaomiao funkciigas sian prilaboran fabrikon en la hejmloko.

"La nuna prezo de maizo estas ĉirkaŭ unu ĝis unu komo 5 juanoj, kaj nia produktaĵo, itala pasto, prezas je 15 juanoj po ĝin-o (tradicia ĉina mezurunuo de pezo egalanta 0.5 kilogramon), do la valorkresko estas multa. Ankaŭ industria ĝardeno en Xiaogang konvenas al nia disvolvo, tial ni konstruis prilaborejon en Xiaoguang."

Por helpi vilaĝanojn fari entreprenon, en 2018 la vilaĝo Xiaogang ekplenumis la modelon "interreto plus entreprenado". Wang Hui, direktoro de scienc-teknika kompanio de Fengyang Xiaogang, montris al raportistoj du-dimensiajn kodojn sur pordoj de familioj ĉe la ĉefa vojo de Xiaogang, dirante:

"Ĉiuj familioj algluis du-dimensiajn kodojn sur familiajn pordojn, konsumantoj povas rekte aĉeti produktaĵojn per skano de la kodoj. Kamparanoj ne bezonas serĉi loĝistikon, kiun ni faras por kamparanoj. Tiu ĉi interreta platformo celas establon de rekta kanalo inter kamparaj produktantoj kaj urbaj konsumantoj. Nun sur la platformo estas pli ol 300 vendejoj kaj ilia meznombra monata enspezo estas ĉirkaŭ 2 mil juanoj."

Reformo ĉiam survojas kaj rakonto pri Xiaogang daŭras plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin