Xiamen-a Esperanto-Asocio festis Zamenhof-tagon

(GMT+08:00) 2018-12-18 21:09:38     Redaktoro:Ĝoja

La 15-an kaj la 16-an de decembro Xiamen-a Esperanto-Asocio okazigis serion da agoj por festi Zamenhof-tagon.

La 15-an de decembro Xiamen-a Esperanto-Asocio invitis sekretariejon de asocio de komercistoj Xiamen-Mingxi, centron por entreprenado kaj disvolvado Fujian-Zhihang, xiamen-an asocion de entreprenistoj, xiamen-an asocion por granda negoco de komercaĵoj, ekslernejanojn de elementa lernejo Anding kaj eksstudentojn de Xiamen-Universitato por unutaga ekskurso. Dume Xiamen-a Esperanto-Asocio reklamis Esperanton kaj Esperanto-movadon, kaj ĉeestantoj spertis Esperanton.

Posttagmeze de la 16-a de decembro oficiale malfermiĝis kurso de Esperanto en lernejo Hongshan. La kurso celas per Esperanto altigi inteligenton de geknaboj. La unua kurso estis bonvenigata de lernejanoj kaj iliaj gepatroj.

Vicprezidanto de Xiamen-a Esperanto-Asocio Guo Jingfen konigis Esperanton al ekskursanoj

Gaja ekskurso

Ekskurso en bela malnova vilaĝo Daimei

Dum ekskurso oni spertis Esperanton

Yu Ximen, vicprezidanto de Xiamen-a Esperanto-Asocio, faras instruon al geknaboj.

Chen Lina, vicĝenerala sekretario de Xiamen-a Esperanto-Asocio kaj ekslaboristo de Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia, faras instruon.

Wu Jun, vicĝenerala sekretario de Xiamen-a Esperanto-Asocio, instigis geknabojn paroli en Esperanto.

Deng Xiaozhong, ĝenerala sekretario, prelegas por geknaboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin