Novaĵoj (Decembro 18)

(GMT+08:00) 2018-12-18 16:30:05     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio celebras la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo; Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la Tutmondan Pakton pri Rifuĝintoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio marde okazigis grandiozan kunvenon por celebri la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de la lando, granda revolucio, kiu ŝanĝis la sorton de la ĉina nacio kaj ankaŭ influis la mondon.

Prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la okazaĵon, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la 10a horo antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉefministro Li Keqiang prezidis la kunvenon.

La celebrado komenciĝis kun la stariĝo de ĉiuj partoprenantoj por kantado de la nacia himno. Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, legis decidon por premii homojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn al la reformo kaj pordmalfermo de la lando. Wang diris, ke la popolo estas la kreintoj de la granda miraklo de reformo kaj pordmalfermo kaj la fonto de forto akcelanta la kampanjon komencitan antaŭ 40 jaroj.

Laŭ la decido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, 100 ĉinoj estis premiitaj per la medaloj de reformaj pioniroj kaj 10 fremdlandanoj estis honoritaj per amikecaj medaloj de la reformo de Ĉinio.

En parolado en la kunveno, prezidanto Xi Jinping nomis la strebadon por reformo kaj pordmalfermo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj la mejloŝtono en realigo de la rejuniĝo de la ĉina nacio. Li diris, ke ankaŭ la establiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis la mejloŝtonoj sur la vojo al la granda nacia rejuniĝo en la moderna epoko. Ili reprezentis tri historiajn eventojn okazintajn post la Movado de la 4a de Majo de 1919.

Xi diris, ke la lando ĉiam klopodis plibonigi la vivon kaj bonstaton de la popolo dum la lastaj 40 jaroj. Ĉinio liberigis 740 milionojn da homoj el malriĉeco en la 40 jaroj, reduktante la proporcion de malriĉaj loĝantoj je 94,4 procentpunktoj. La lando starigis la plej grandan sistemon de socia sekureco en la mondo, kun la baza pensio tuŝanta pli ol 900 milionojn da homoj kaj medicina asekuro kovranta pli ol 1 300 milionojn da homoj. La proporcio de konstantaj urbaj loĝantoj en la tuta populacio leviĝis je 40,6 procentpunktoj ĝis 58,52 procentoj dum la periodo. La lando subtenis sian socian stabilecon dum longa periodo, farante sin unu el la landoj, kiuj donas plej grandan senton de sekureco en la mondo. Ĉinio adiaŭis la problemojn, kiuj turmentis ĝian popolon dum miloj da jaroj, inkluzive de malsato, malabundeco kaj malriĉeco.

Xi diris, ke vojo orientita al la popolo devas esti sekvata, kaj klopodoj devas esti faritaj por realigi la aspiron de la popolo al pli bela vivo. Li aldonis, ke praktikoj en la pasintaj 40 jaroj montris, ke la strebado de la ĉina popolo por feliĉa vivo kaj nacia rejuniĝo estas la fundamenta aspiro kaj misio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj tiuj de la reformo kaj pordmalfermo.

Marde, la 18an de decembro, la Popola Ĵurnalo publikigis ĉefartikolon sub la titolo Krei pli Grandan Miraklon en la Nova Epoko – Celebre la 40an Datrevenon de Reformo kaj Pordmalfermo.

La artikolo diris, ke en 1978, la 3a Plena Sesio de la 11a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio markis la komencon de la granda vojaĝo de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Sub la gvidado de la partio la popolo kondukis la novan grandan revolucion, verkante superban epopeon de prospero kaj disvolviĝo de la nacio, kaj estigante atmosferon de nacia revigligo, kio ne nur alportis profundan ŝanĝiĝon al Ĉinio, sed ankaŭ havis profundan signifon sur la mondon.

En la pasintaj 40 jaroj, reformo kaj pordmalfermo ĉiam estis la voko de la epoko tra la tuta lando. Hodiaŭ, la reganta partio, kiu esperis respondi la demandon, kien iros socialisma Ĉinio, sukcese malfermis la vojon de Ĉinio al modernigo. La lando, kiu iam alfrontis la danĝeron de "elpelo el la tero", jam fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo.

La artikolo montris, ke la reformo kaj pordmalfermo dum la pasintaj 40 jaroj donis al Ĉinio multajn valorajn inspirojn, kaj la plej grava estas, ke ĉiu nacio devas sin disvolvi laŭ la logiko de la historio kaj tendenco de la epoko.

Ĉinio kaj Japanio konsentis antaŭenigi pragmatan kunlaboron en la mara kampo laŭ la konsento fari la Orientan Ĉinan Maron la maro de paco, kunlaboro kaj amikeco.

La interkonsento estis atingita dum la deka altnivela konsiliĝo pri maraj aferoj inter diversaj registaraj departementoj de la du landoj, kiu okazis de la 17a ĝis la 18a de decembro en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang. La du flankoj konsentis antaŭenigi plu kunlaboron de maraj serĉado kaj savado. Ili interŝanĝis opiniojn pri starigo kaj malfermo de rekta telefonlinio laŭ la mekanismo de aera kaj mara kontaktoj.

La grandega plimulto de la membroŝtatoj de UN voĉdonis por la Tutmonda Pakto pri Rifuĝintoj, asertante internacian solidarecon kaj kunlaboron por protekto de rifuĝintoj kaj disvolvado de gastigaj landoj.

La pakto pri rifuĝintoj, destinita por redukti la ŝarĝon de gastigaj landoj, ricevis 181 pozitivajn voĉojn el la 193-membra asembleo, kelkajn tagojn post kiam konferenco de UN en Maroko adoptis similan pakton pri enmigrado.

Speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN pri afganaj aferoj Tadamichi Yamamoto lunde informis la Sekurecan Konsilion de UN pri la situacio en Afganio, urĝante la internacian komunumon ebligi pacan intertraktadon inter la afgana registaro kaj la grupo Talibano.

Yamamoto vokis partiojn de la konflikto en Afganio redukti perforton kaj starigi reciprokan konfidon por realigi dialogon. Li diris, ke traktado dum batalo ofte estas la normala stato en la komenco de paca procezo, sed konduto dum la batalkampo ofte influas la pacan procezon. Li alvokis, ke landoj en la regiono kreu favoran medion por la paca intertraktado.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde, ke la ukraina registaro faros provokon en Krimeo en la fino de tiu ĉi monato, kaj Rusio prenos necesajn rimedojn por sin gardi, tamen ĝi ne batalos kun la ukraina flanko.

Lavrov diris, ke la okcidentaj subtenantoj proponis, ke Ukrainio faru malintensan militan provokon kontraŭ Rusio, kaj poste deklaru al la mondo, ke Rusio atakis Ukrainion, por ke Rusio suferu pli da sankcioj.

Lavrov emfazis, ke Rusio ne haltigos komunikadon kun Ukrainio, ĉar la ukraina popolo estas senkulpa pri la nuna stato de la duflankaj rilatoj. La plejparto de la ukraina popolo deziras nacian pacon kaj normalajn rilatojn kun Rusio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin