Xi: Reformo kaj pordmalfermo estas mejloŝtona en nacia rejuniĝo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-18 12:22:06     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping marde nomis la strebadon por reformo kaj pordmalfermo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj la mejloŝtono en realigo de la rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi faris la rimarkojn en kunveno celebranta la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de la lando. Li diris, ke ankaŭ la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis la mejloŝtonoj sur la vojo al la granda nacia rejuniĝo en la moderna epoko. Ili reprezentis tri historiajn eventojn okazintajn post la Movado de la 4a de Majo de 1919.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin