Ĉinio celebras 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-12-18 10:24:43     Redaktoro:Pluveta

 

Ĉinio marde okazigis grandiozan kunvenon por celebri la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de la lando, granda revolucio, kiu ŝanĝis la sorton de la ĉina nacio kaj ankaŭ influis la mondon.

Prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la okazaĵon, kiu komenciĝis je ĉirkaŭ la 10a horo antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉefministro Li Keqiang prezidis la kunvenon.

La celebrado komenciĝis kun la stariĝo de ĉiuj partoprenantoj por kantado de la nacia himno.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, legis decidon por premii homojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn al la reformo kaj pordmalfermo de la lando.

Wang diris, ke la popolo estas la kreintoj de la granda miraklo de reformo kaj pordmalfermo kaj la fonto de forto akcelanta la kampanjon komencitan antaŭ 40 jaroj.

Laŭ la decido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, 100 ĉinoj estis premiitaj per la medaloj de reformaj pioniroj kaj 10 fremdlandanoj estis honoritaj per amikecaj medaloj de la reformo de Ĉinio.

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin