Xi: Ĉinio devas plue elvolvi kaj fortigi avantaĝon de ĉina sistemo

(GMT+08:00) 2018-12-18 12:28:49     Redaktoro:祃璟琳

Marde ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping diris, ke Ĉinio devas persisti en perfektigo kaj evoluigo de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj, plue disvolvi kaj fortigi la avantaĝon de la sistemo. Li diris, ke Ĉinio devas senŝanceliĝe firmigi kaj evoluigi la publikan ekonomion, stimuli, subteni kaj gvidi disvolviĝon de nepublika ekonomio, firme rompi ĉiujn obstaklojn, kiuj malhelpis la disvolviĝon, rapide formi la mekanismon kaj sistemon kun kompleta sistemo, sciencaj reguloj kaj efika funkciado kaj antaŭenpuŝi maturiĝon kaj formiĝon de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin