Novaĵoj (Decembro 19)

(GMT+08:00) 2018-12-19 17:16:28     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la internacia komunumo donis grandan atenton al la parolado de prezidanto Xi; laosa ministro pri eksterlandaj aferoj laŭdis la atingojn de Ĉinio en reformo kaj pordmalfermo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde, la 18an de decembro en la Granda Popola Halo en Pekino, Ĉinio okazigis solenan konferencon por celebri la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de la lando. La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la konferenco vekis grandan atenton de la internacia komunumo.

La retejo de la egipta ĵurnalo AL-Ahram publikigis la artikolon "Ĉinio memorfestas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo", dirante, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio realigis stabilan disvolviĝon kaj alportis profiton al la popolo per la politiko de reformo kaj pordmalfermo.

La germana ĵurnalo Die Welt diris en sia raporto, ke dum la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio, la lando orientita al enlanda postulado, kun ekonomio dominata de agrikulturo, fariĝis la dua plej granda ekonomio, kaj iom post iom figuris sur la internacia scenejo. La ĉina gvidantaro bone scias, ke pordmalfermo injektos novan viglecon en la ekonomion.

La rusa novaĵ-agentejo ITAR-TASS citis parolojn de Xi en sia raporto, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio ĉiam persistis en sendependa eksterlanda politiko de paco kaj sekvis malferman strategion de reciproka profito kaj kungajno, kaj la disvolviĝo de Ĉinio minacas neniun landon.

La ĵurnalo Asahi Shimbun kaj aliaj japanaj ĉefaj komunikiloj pozitive taksis la paroladon de Xi. Ili diris, ke reformo kaj pordmlafermo ebligis rapidegan kreskon de la ĉina ekonomio kaj altigon de la vivnivelo de la ĉina popolo. Iuj raportoj menciis, ke dek fremdlandanoj estis honoritaj de la ĉina registaro per amikecaj medaloj pri la reformo de Ĉinio, kaj inter ili estas Konosuke Matsushita, fondinto de la japana firmao Panasonic, kaj Masayoshi Oohira, eksa ĉefministro de Japanio.

En la pasintaj 40 jaroj ekde la reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomio, la plej granda lando de manufakturado kaj la plej granda lando de vara komerco, kaj okazis grandegaj ŝanĝiĝoj al la vivo de la popolo. Laosa ministro pri eksterlandaj aferoj Saleumxay Kommasith diris dum intervjuo kun Ĉina Radio Internacia, ke en la pasintaj 40 jaroj, la Komunista Partio de Ĉinio atingis multajn grandajn sukcesojn, kaj ke la politiko de reformo kaj pordmalfermo ne nur alportis al la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo brilajn atingojn, sed ankaŭ starigis bonan ekzemplon por diversaj landoj kaj regionoj de la mondo, precipe por aziaj landoj, kaj profitigis ilin.

Saleumxay diris, ke la ĉina ekonomio rapidege disvolviĝis, kaj Ĉinio estis la lando, kies ekonomio plej rapide disvolviĝis en la lastaj jaroj. Ĝi liveris laborŝancojn al siaj civitanoj, kaj efike reduktis malriĉecon, starigante ekzemplon de ekonomia kaj socia disvolvado. Li aldonis, ke tio estas la enkorpigo de grandaj atingoj de la reformo kaj pordmalfermo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chuying diris, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj oponon kontraŭ la senbazaj akuzoj de la defendaj dokumentoj nove adoptitaj de la japana registaro, kaj ke Ĉinio jam postulis seriozan traktadon kun la japana flanko.

Marde, la japana registaro okazigis kunvenon de la kabineto, kaj du defendaj dokumentoj estis adoptitaj post ekzamenado. Nemalmultaj enhavoj de la dokumentoj esprimas fortan maltrankvilon pri milita agado de Ĉinio.

Responde al rilata demando, Hua diris, ke Ĉinio-rilataj enhavoj de la dokumentoj estas nenio alia ol sama malnovaĵo. Ili senbaze atakis la normalan defendan konstruadon kaj militajn aktivecojn de Ĉinio kaj faris sensacion pri la tiel nomata minaco de Ĉinio. Hua aldonis, ke la konduto de la japana flanko malutilas al pliboniĝo kaj disvolviĝo de ĉina-japanaj rilatoj kaj ankaŭ al la ĝenerala situacio de paco kaj stabileco en la regiono.

La ĉina registaro marde publikigis la trian politikan dokumenton por la Eŭropa Unio. Tio estas la refoja publikigo de politika dokumento de Ĉinio por la EU post tiuj en 2003 kaj 2014.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke la dokumento estas grava manifesto de politiko pri la EU. Ĝi eksplikas celojn de la ĉina politiko pri la EU en la nova periodo kaj estas grava rimedo por fortigo de dialogo kaj kunlaboro kun la EU en diversaj kampoj.

Hua diris, ke la EU estas grava strategia forto en la internacia strukturo, kaj Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rolo kaj influo de la EU en regionaj kaj internaciaj aferoj, kaj ke disvolvado de rilatoj kun la EU ĉiam estas unu el la prioritatoj en la ĉina diplomatio.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres diris marde, ke enmigrado estas granda motoro akcelanta ekonomian kreskadon kaj reciprokan komprenon, kaj la internacia komunumo devas sekvi la vojon montritan de la Tutmonda Pakto pri Enmigrado por ke migrado profitigu ĉiujn.

Guterres faris la rimarkojn okaze de la Internacia Tago de Enmigrado. Li diris, ke enmigrado liveras al milionoj da homoj oportunojn de nova disvolvado kaj profitigas la patrolandojn kaj cellandojn de la enmigrintoj.

La Konsilio de Araba Ligo okazigis urĝan kunvenon marde en Kairo por diskuti la decidon de Aŭstralio kaj Brazilo pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo. Rezolucio adoptita en la kunveno urĝis Aŭstralion kaj Brazilon observi rilatajn normojn de internacia leĝo pri la statuso de Jerusalemo kaj ŝanĝi sian starpunkton pri Jerusalemo. La kunveno ankaŭ decidis sendi altnivelajn delegitojn al Aŭstralio kaj Brazilo por propagando.

Lastatempe streĉiĝis la palestina-israela situacio. En decembro de 2017, usona prezidento Donald Trump anoncis agnoskon de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo kaj instrukciis transloki la usonan ambasadorejon de Tel-Avivo al Jerusalemo, kaj en la 15a de tiu ĉi monato, ankaŭ aŭstralia ĉefministro Scott Morrison anoncis, ke Aŭstralio oficiale agnoskas Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo, tamen li diris, ke lia lando ne translokos sian ambsadorejon al Jerusalemo. Antaŭ tio, brazila elektita prezidento Jair Bolsonaro diris, ke Brazilo translokos sian ambasadorejon al Jerusalemo.

La Irana Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko raportis marde, ke irana prezidento Hassan Rouhani gvidos altnivelan politikan kaj ekonomian delegacion fari dutagan viziton al Turkio.

Rouhani estas invitita de turka prezidento Recep Tayyip Erdogan. Dum la vizito, li kaj la turka flanko kunprezidos la kvinan kunvenon de la plej alta komisiono pri strategiaj rilatoj inter Irano kaj Turkio. La du flankoj ankaŭ subskribos gravajn dokumentojn pri politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin