Internacia komunumo donis grandan atenton al parolado de Xi

(GMT+08:00) 2018-12-19 11:14:07     Redaktoro:Yu

Marde, la 18an de decembro en la Granda Popola Halo en Pekino, Ĉinio okazigis solenan konferencon por celebri la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de la lando. La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la konferenco vekis grandan atenton de la internacia komunumo.

La retejo de la egipta ĵurnalo AL-Ahram publikigis la artikolon "Ĉinio memorfestas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo", dirante, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio realigis stabilan disvolviĝon kaj alportis profiton al la popolo per la politiko de reformo kaj pordmalfermo.

La germana ĵurnalo Die Welt diris en sia raporto, ke dum la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio, la lando orientita al enlanda postulado, kun ekonomio dominata de agrikulturo, fariĝis la dua plej granda ekonomio, kaj iom post iom figuris sur la internacia scenejo. La ĉina gvidantaro bone scias, ke pordmalfermo injektos novan viglecon en la ekonomion. La germana ĵurnalo Handelsblatt diris en sia raporto, ke prezidanto Xi promesis, ke Ĉinio plilarĝigos la pordmalfermon. La raporto diris, ke en dekoj da jaroj Ĉinio realigis la disvolviĝon, por kiu industriaj landoj elspezis kelkajn jarcentojn. Reformo kaj pordmalfermo alportis al Ĉinio senprecedencan prosperon de la ekonomio, kaj nun la ĉina ekonomio jam okupas pli ol 15% de la monda ekonomio.

La rusa novaĵ-agentejo ITAR-TASS citis parolojn de Xi en sia raporto, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio ĉiam persistis en sendependa eksterlanda politiko de paco kaj sekvis malferman strategion de reciproka profito kaj kungajno, kaj la disvolviĝo de Ĉinio minacas neniun landon.

La ĵurnalo Asahi Shimbun kaj aliaj japanaj ĉefaj komunikiloj pozitive taksis la paroladon de Xi. Ili diris, ke reformo kaj pordmlafermo ebligis rapidegan kreskon de la ĉina ekonomio kaj altigon de la vivnivelo de la ĉina popolo. Iuj raportoj menciis, ke dek fremdlandanoj estis honoritaj de la ĉina registaro per amikecaj medaloj pri la reformo de Ĉinio, kaj inter ili estas Konosuke Matsushita, fondinto de la japana firmao Panasonic, kaj Masayoshi Oohira, eksa ĉefministro de Japanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin