★Praktiki Esperanton en UK

(GMT+08:00) 2018-12-19 15:16:01     Redaktoro:祃璟琳

★Praktiki Esperanton

Se ni partoprenas en UK aŭ internaciajn aranĝojn, ni povas uzi Esperanton dum la tutaj tagoj, same kiel en kunloĝado. En la kazo de kunloĝado ni uzas Esperanton por altigi sian lingvan kapablon, sed en UK ni uzas nian lingvon por praktiki por diversaj celoj. Partoprenante ekskursojn aŭ loĝante en sama hotelo kun alilandanoj, ni parolas nian lingvon pro la bezono de vivado, kvankam kongreso daŭras maksimume nur dum unu semajno.

Efikoj de praktikado de Esperanto estas amikiĝi kun alilandanoj, trovi homojn kiuj havas saman intereson, ideon, ŝatokupon, ktp. Estas facile trovi homojn kiuj havas komunan intereson. Kiel onidire Esperanto estas "lingvo de amikeco", Esperanto ligas diversajn homojn. Ofte naskiĝas paroj Esperantistaj. Kiel oni antaŭe diris ke Esperanto estas "edzperanto", lingvo kiu peras edz(in)on, naskiĝas multaj paroj dank' al Esperanto.

Aldone, ni povas senti komunan homecon (komunan senton kiel homo) en UK. Esperantujo estas eta tergloba civila socio kie bone funkcias dialogo, kiel s-ro Kimura diras. Oni ofte diras la votojn, "tergloba civila socio" kaj "kosmopolito". Sed, kiun lingvon parolos terglobaj civitanoj? Se oni konservos multlingvan medion de la mondo, oni bezonas komunan lingvon kiu apartenas al neniu nacio. Oni pensas tergloban civilan socion ne nur idee sed ankaŭ realisme, kiel Esperantistoj jam praktikas ĝin reale.

Esperantaj kongresoj okazas en urboj. Profitante la okazon de partopreno en kongreso, ni povas viziti vidindaĵojn en kaj ĉirkaŭ la kongresa urbo. Ni povas ĝui ankaŭ turismon utiligante la okazon. Unuvorte, avantaĝo de la kongreso estas vastigi nian vidkampon.

2 Esperanto-Kongreso estas multflanka

Ĉar Esperanto-Kongreso estas multflanka, ni povas ĝui diversajn aspektojn de Esperanta kulturo kaj lerni multon el la programeroj. (1) Lerni ion pere de prelegoj aŭ seminarioj. (2) Altigi lingvan kapablon pere de okazoj lerni kaj praktiki konversacion en la kongresejo. (3) Spekti artajn programerojn. (4) Mem partopreni en diversaj programeroj ne nur kiel unu el aŭskultantaro sed ankaŭ prezentanto. Tio pli facile eblas en IJK (Internacia Junulara Kongreso) aŭ transnaciaj seminarioj kiel KS (Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea junularoj).

Kaj tamen, plej interesas nin renkontiĝi kun nekonatoj kaj amikiĝi kun ili. Ankaŭ indas revidi malnovajn geamikojn okaze de kongresoj. Lastatempe mi ĝuis revidon kun miaj malnovaj geamikoj ĉe la Japana Kongreso. Estas bona afero havi multajn geamikojn dum la vivo. Ĉar ni povas senti kaj ami diversecon de homoj.

Esperanto-Kongreso funkcias ankaŭ kiel merkato de Esperantaj libroj. Oni vendas kaj aĉetas librojn en kongresa salono. La organizantoj prezentas buntajn programerojn, kaj tial ni povas elekti kelkajn programerojn kiujn ni partoprenos el la kongresa libro.

Partoprenante Esperantajn kongresojn, ni povas sperti diversecon de homa kulturo. Esence estas ke ni povas profundigi konon pri niaj lingvo kaj movado. Pro tio ke ni aŭskultas altnivelajn prelegojn, ni vastigas nian vidkampon. Ni povas konvinkiĝi pri la lingvo Esperanto kaj pri nia movado. Se ni utiligas la okazon, ni povas viziti vidindaĵojn en kaj ĉirkaŭ la kongresa urbo. En ekskurso, antaŭkongreso kaj postkongreso Esperantistoj gvidas la partoprenatojn kiel ĉiĉerono. La kongreso montras kaj atestas ke Esperanto estas bazita sur nia vivado.

3 Komparo kun akademiaj konferencoj

Mi estas studanto pri politika teorio kaj tial havas sperton partopreni en internaciaj akademiaj konferencoj. El tiu sperto kion mi povas diri?

En Internacia Politik-Scienca Asocio (angle IPSA: International Political Science Association), Internacia Pacstuda Asocio (angle IPRA: International Peace Research Association), kiujn mi partoprenis, ĉefe la angla estis uzata. La plej granda diferenco estas en tio ke en la kazo de Esperantaj kongresoj la partoprenantoj povas facile interamikiĝi post la programeroj. Alia diferenco troviĝas en tio ke akademiaj konferencoj partoprenantoj ofte partoprenas kiel reprezentantoj de respektivaj landoj sed en Esperantaj kongresoj ni partoprenas kiel individuoj. Kompreneble en akademiaj konferencoj ni povas profundigi nian fakan konon kaj amikiĝi kun tiuj kiuj studas la saman temon, kio multe helpas nian fakan studadon.

En akademiaj konferencoj kelkfoje okazas problemoj kaŭze de lingva diferenco. En 2006 mi partoprenis en en la 100-jara Jubilea Konferenco post la naskiĝo de Hannah Arendt, kiu okazis en Berlino. La angla kaj la germana estis uzataj kiel laborlingvoj. Germanaj studantoj prelegis en la germana sed partoprenantoj el aliaj landoj prelegis plejparte en la angla. Sed, iu franca studanto komencis elparoli en la franca en la paroltemo, kie ŝi traktis komplikitan problemon kaj devis eldiri sian opinion.

En Komuna Konferenco inter Koreio kaj Japanio pri politika penso, oni uzis samtempan interpretadon, el la japana al la korea, kaj el la korea al la japana. Ĉar la interpretistoj havas altan kapablon, kaj ambaŭ lingvoj similas strukture (gramatike), interpretado ŝajnas bone funkcii. Ankaŭ en bankedo iuj, kiuj scipovas du lingvojn, interpretas konversacion aŭ la ĉeestantoj interparolas en la angla. En konferenco de tri landoj, Ĉinio, Japanio kaj Koreio necesas 3 specaj interpretistoj. Iam mi spertis ke en bankedo komence reprezentantoj el tri landoj salutis en sia nacia lingvo kaj sekvis interpretado al aliaj du lingvoj. Pro tio, biero varmiĝis antaŭ ol ni tostis.

4 Lastatempaj tendencoj de la Japana Esperanto-Kongreso

Jen, tio kion mi disdonas al vi, estas kopio de la raporteto pri la 104-a Japana Esperanto-Kongreso, okazigita de Hama-Rondo. La raporteto estas parto de "Novaĵo Tamtamas", internacia gazeto de Esperanto Jokohama (Hama-Rondo).

1e Esperantaj programeroj multiĝas. La modelo de Japana Esperanto-Kongreso estas UK, kaj lastatempe programeroj fariĝas bone ordigitaj.

2e Multiĝas partopreno de alilandaj Esperantistoj. Laŭ la raporteto, en la 104-a Japana Kongreso aliĝis 459 personoj, el kiuj 331 personoj efektive partoprenis la kongresejon. El ili 23 personoj el 11 landoj ekster Japanio, kio buntigis la kongreson. Mi ĝuis ankaŭ prelegojn fare de Glauco Pompilio kaj Ulrich Lins, elstaraj Esperantistoj kiuj kontribuis al la movado.

3e multiĝas okazoj lerni Esperantologion, simile al UK. Mi impresiĝis pri la prelego pri etimologio fare de Ogawa Hirohito. La preleganto poste sendis al mi materialon de "PowerPoint".

4e riĉiĝas kongresa memoraĵo. Ĉi-jare du libroj estis publikigitaj. Ambaŭ temas pri la kongresa urbo Jokohamo. En la lasta jaro Esperanta traduko de libro pri la lago Biŭa estis publikigita de la organizantoj. Riĉiĝas Esperanto-kulturo dank' al kunlaboro por eldoni librojn.

5e el la programeroj precipe impresis min prelegoj pri "Hamalogio" kiu okazis en Esperanto kaj konsistigis unu parton de la kongresa memoraĵo "Gvidlibro pri Jokohamo". Mi deziras ke ankaŭ Kansai-anoj iam kreos Kansailogion en Esperanto.

En la venonta jaro en la urbo Nara okazos Japana Esperanto-Kongreso kiel Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. Kompreneble la kongreso okazos en Esperato krom publikaj programeroj. Mi atendas de la organizantoj lerni el pasintaj kongresoj kaj sukcesigi la kongreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin