Novaĵoj (Decembro 20)

(GMT+08:00) 2018-12-20 16:05:46     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi promesis disvolvi plu ĉina-alĝerian strategian partnerecon; la EU publikigis kontraŭrimedojn al ebla retiro de Britio el la unio sen interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping promesis plu akceli disvolviĝon de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Alĝerio ĵaŭde okaze de la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En gratula mesaĝo al sia alĝeria paralelulo Abdelaziz Bouteflika, Xi diris, ke Ĉinio kaj Alĝerio havas profundan tradician amikecon, kaj Ĉinio estas la unua ne-araba lando, kiu agnoskis Alĝerion, dum Alĝerio estas unu el la afrikaj landoj, kiuj plej frue establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Xi esprimis la esperon, ke la du flankoj prenos la datrevenon kiel la novan deirpunkton de komuna klopodo por akceli la amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron, levi la strategian partnerecon al pli alta nivelo kaj alporti pli da profitoj al la du landoj kaj iliaj popoloj.

Bouteflika diris en sia mesaĝo, ke Alĝerio volas plifortigi la politikan reciprokan konfidon kun Ĉinio, aktive partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj subteni la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, por levi la duflankan ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia alĝeria paralelulo Ahmed Ouyahia interŝanĝis gratulojn tiutage.

Marde, la 18an de decembro en la Granda Popola Halo en Pekino, Ĉinio okazigis solenan konferencon por celebri la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de la lando. La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la konferenco vekis grandan atenton de la internacia komunumo.

La egipta ĵurnalo AL-Masry Al-Youm publikigis komenton, dirante, ke reformo kaj pordmalfermo estis evoluiga politiko, kiun Ĉinio ĉiam sekvis en la pasintaj 40 jaroj, kaj multaj ĉinaj entreprenoj atingis rimarkindajn sukcesojn sub la firma gvidado de la registaro.

La germana ĵurnalo Handelsblatt diris en sia raporto, ke prezidanto Xi promesis, ke Ĉinio plilarĝigos la pordmalfermon. La raporto diris, ke en dekoj da jaroj Ĉinio realigis la disvolviĝon, por kiu industriaj landoj elspezis kelkajn jarcentojn. Reformo kaj pordmalfermo alportis al Ĉinio senprecedencan prosperon de la ekonomio, kaj nun la ĉina ekonomio jam okupas pli ol 15% de la monda ekonomio.

La sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap aperigis kelkajn artikolojn pri la ĉina celebrado okaze de la 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo. Raporto de la novaĵ-agentejo diris, ke prezidanto Xi emfazis, ke la reformo kaj pordmalfermo estis granda vekiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu ebligis la grandan kreadon de teorio al praktiko fare de la Komunista Partio de Ĉinio.

La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao publikigis ĉefartikolon, dirante, ke en sia parolado prezidanto Xi akcentis la rezolutecon plu antaŭenigi reformon kaj pordmalfermon kaj emfazis persistecon de Ĉinio sur propra vojo. La raporto ankaŭ menciis, ke Lee Kuan Yew, eksa ĉefministro de Singapuro, estis honorita per amikeca medalo pri la reformo de Ĉinio.

La parolado de prezidanto Xi vekis varman eĥon en Honkongo kaj Makao. Ĉefaj ĵurnaloj en la du regionoj publikigis artikolojn sur okulfrapaj lokoj.

La honkonga ĵurnalo Dagong aperigis komenton, dirante, ke la parolado donis firman kaj terskuan respondon: 1 300 milionoj da ĉinoj alte tenos la flagon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj strikte unuiĝos ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por daŭrigi la aferon de reformo kaj pordmalfermo kaj krei novan kaj pli grandan miraklon en la nova epoko.

La komento de la honkonga ĵurnalo Wenhui diris, ke la parolado de Xi konfirmis la historiajn atingojn de la reformo kaj pordmalfermo kaj eksplikis la grandan signifon kaj profundan inspiron de la reformo kaj pordmalfermo per "dek persistoj", kio estas la plej kompleta kaj profunda resumo de la reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj.

La komerca ĵurnalo de Honkongo diris en sia komento, ke antaŭ 40 jaroj, Ĉinio komencis la reformon kaj pordmalfermon, kaj ekde tiam surscenejiĝis la "homa miraklo" en Ĉinio, kaj la lando realigis rapidegan disvolviĝon pro la historia decido. La komento aldonis, ke Honkongo estis kontribuanto kaj profitanto de la reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj.

La Eŭropa Komisiono merkrede publikigis kelkajn kontraŭrimedojn al ebla foriro de Britio el la Eŭropa Unio sen interkonsento, kiuj ampleksas doganon, konservadon de datenoj kaj financajn servojn. La publiko ĝenerale opiniis, ke la rimedoj celas minimumigi perdojn, kiujn kaŭzos la retiro de Britio sen interkonsento al la membroŝtatoj de la EU.

La tiel nomata retiro sen interkonsento estas, ke interkonsento atingita inter Britio kaj la EU ne povus oficiale validiĝi antaŭ la 29a de marto de la venonta jaro, kaj tiam reguloj de la EU ne estos plu aplikeblaj en Britio, kaj tiel Britio rekte foriros el la EU sen transira periodo. Nun la EU kaj Britio jam atingis interkonsenton pri la retiro, kaj ĝi estis aprobita de la membroŝtatoj de la unio en la lasta monato. Sed tiu ĉi interkonsento ankoraŭ bezonas la aprobon de la brita parlamento antaŭ sia validiĝo, kaj nun partaj membroj de la brita parlamento oponas la interkonsenton.

Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Valdis Dombrovskis diris merkrede en gazetara konferenco, ke pro kontinua necerteco de Britio, estis necese, ke la EU ellaboris kontraŭrimedojn al ebla retiro de Brito sen interkonsento.

Marde en Vieno okazis la afrika-eŭropa altnivela forumo. Gvidantoj de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio unuanime opiniis, ke Afriko kaj Eŭropo bezonas plifortigi siajn rilatojn kaj grandigi duflankan ekonomian kunlaboron.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker diris en sia parolado, ke Eŭropo bezonas Afrikon, dum Afriko bezonas Eŭropon, kaj la du flankoj devas starigi egalan partnerecon surbaze de komuna respondeco.

Ruanda prezidento Paul Kagame, deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, diris, ke Afriko kaj Eŭropo ambaŭ bezonas esti gajnintoj, kaj kunlaboro profitigas ambaŭ flankojn.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) anoncis merkrede, ke ĝia direkcio aprobis la membrecajn peticiojn de ses pliaj landoj, kio grandigis la nombron de aprobitaj membroj de la banko ĝis 93. La nove aprobitaj membroj estas Alĝerio, Ganao, Libio, Maroko, Serbio kaj Togolando.

Danny Aleksandro, vicprezidanto kaj korporacia sekretario de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, diris, ke post tri jaroj, la membroj de la banko pliiĝis de la 57 fondintoj ĝis 93 aprobitaj membroj el preskaŭ ĉiuj kontinentoj. Ĉi tio montras la promeson de niaj membroj pri multflanka kunlaboro kaj plifortigas la rolon de la banko en la internacia financa komunumo. Li diris, ke la pliiĝanta membraro de la banko en Eŭropo kaj Afriko ankaŭ reflektas la gravecon de kreskado kaj disvolviĝo de interregiona konekteco, precipe daŭripova infrastrukturo, kiu ebligas aliron al novaj merkatoj en Azio kaj aliaj regionoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin