Novaĵoj (Decembro 21)

(GMT+08:00) 2018-12-21 16:25:20     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke teamoj de Ĉinio kaj Usono faris detalajn diskutojn pri plua konsiliĝo; rusa prezidento alte taksis atingojn de Ĉinio en disvolvado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng, konfirmis ĵaŭde en Pekino, ke ekonomiaj kaj komercaj teamoj de Ĉinio kaj Usono subtenas striktan komunikadon kaj jam faris detalajn diskutojn pri temoj kaj aranĝoj de venonta konsiliĝo. Gao diris, ke la duflanka konsiliĝo celas konvene solvi ekonomiajn kaj komercajn disputojn. Li aldonis, ke se la du flankoj konsideras respektivajn zorgojn kaj klopodas renkonti unu la alian duonvoje, la konsento de la du ŝtatestroj certe povas esti efektivigita.

En la komenco de decembro en la argentina ĉefurbo, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono okazigis kunvenon, kaj konsentis antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco kaj haltigi aldonon de tarifoj unu al la alia.

Laŭ raporto de la retejo de la ĉina Ministerio de Komerco, Ĉinio kaj Usono merkrede okazigis vicministran telekunvenon, kaj la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri rilataj demandoj. Gao diris, ke dum la telekunveno, la du flankoj faris seriozan diskuton pri komerca ekvilibro konforma al interesoj kaj komunaj postuladoj de ambaŭ partioj kaj pri protekto de rajtoj de intelekta proprieto kaj interŝanĝis opiniojn pri aranĝoj de venonta konsiliĝo.

Ĉinio ĵaŭde esprimis firman oponon kontraŭ Usono pri ĝia subskribo de la Akto pri Reciproka Aliro al Tibeto 2018 kiel leĝo, dirante, ke tio estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj sendis serioze malĝustan mesaĝon al fortoj de "tibeta sendependeco".

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la usona akto serioze malobservis la bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj estas grave malutila al la komunikado kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono.

Hua akcentis, ke tibetaj aferoj estas enlandaj aferoj de Ĉinio kaj ne permesas intervenon de aliaj landoj. Tibeto kaj tibetaj regionoj en la aliaj kvar regionoj estas malfermitaj al homoj el la tuta mondo. Ŝi diris, ke ekde 2015, usonaj vizitantoj al Tíbeto kaj ĉi tiuj regionoj sumiĝis je preskaŭ 40 000.

Ŝi diris, ke la akuzoj de la akto kontraŭ Ĉinio ignoras la faktojn kaj estas plenaj de antaŭjuĝo kaj tute neakcepteblaj por la ĉina flanko. Ŝi avertis, ke se la usona flanko agos laŭ la akto, la duflankaj rilatoj kaj duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en gravaj kampoj estos grave damaĝitaj, kaj Ĉinio prenos fortajn rimedojn por rezolute protekti siajn proprajn interesojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris vendrede, ke Ĉinio firme oponas senbazajn akuzojn de Usono kontraŭ la ĉina flanko pri demandoj de retsekureco kaj la proceson kontraŭ du ĉinaj civitanoj pri la tiel nomata "interreta spionado".

Hua diris en deklaro, ke la usona agado estas malica, serioze malobservas la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj damaĝas la kunlaboron inter la du landoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio rezolute oponas tiajn akuzojn kaj postulas seriozan traktadon kun la usona flanko.

Ĝenerala vicdirektoro de la Ĝenerala Administracio de Doganoj Zou Zhiwu diris ĵaŭde en Pekino, ke la sumo de la eksterlanda komerco de Ĉinio 198-obliĝis en la pasintaj 40 jaroj ekde la reformo kaj pordmalfermo kaj okupis pli ol 11% de tiu de la monda komerco. Ĉinio jam fariĝis unu el la plej gravaj fortoj akcelantaj la kreskon de la monda komerco.

Zou faris la rimarkojn en la forumo pri naciaj aferoj 2018, organizita de la Ĉina Novaĵ-Agentejo. Li diris, ke danke al la reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj, la eksterlanda komerco de Ĉinio mirinde kreskis per jara averaĝo de 14,5%.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke stabileco kaj antaŭvidebleco estas tre gravaj por Ĉinio kun granda loĝantaro; la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping ĉe la kerno faris ĝustan decidon, stabiligante kaj certigante la kontinuan disvolvadon de Ĉinio.

Putin faris la rimarkojn en jara gazetara konferenco. Li alte taksis la atingojn de Ĉinio en disvolvado en la pasintaj 40 jaroj. Li esprimis kontenton pri rilatoj inter Rsuio kaj Ĉinio kaj diris, ke en 2018 la sumo de la duflanka komerco proksimiĝis al 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kio estis grava indico kaj kontentiga rezulto. Li aldonis, ke tio estas enkorpigo de la duflankaj rilatoj kaj rezulto de plifortigita reciproka konfido de la du flankoj.

Putin diris ankaŭ, ke Rusio kaj Ĉinio kunlaboras ne nur en la kampo de ekonomio, sed ankaŭ en sekureco, kaj aktiva kunago de la du landoj en la internacia scenejo helpas al stabila disvolvado de la internacia situacio.

La Ĝenerala Asembleo de UN ĵaŭde adoptis sian unuan rezolucion pri elradikigo de malriĉeco en kamparaj regionoj, emfazante la gravecon de komunaj klopodoj por atingo de celoj de la Tagordo 2030.

La rezolucio, prezentita de Ĉinio kaj la Grupo 77, la plej granda bloko de evoluantaj membroŝtatoj de UN, montris, ke preskaŭ 80% de la malriĉuloj vivas en kamparaj regionoj kaj per agrikulturo, kaj la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado prenas la eliminon de malriĉeco kiel prioritaton.

La rezolucio emfazis la gravecon akceli sociekonomian disvolvadon en kamparaj regionoj kiel efikan strategion por elradikigo de malriĉeco, inkluzive de rimedoj por plibonigo de infrastrukturo, inkluzivaj financaj instalaĵoj, dungado, edukado, socia bonstatigo kaj minimumigo de ciferecaj diferencoj.

La usona Departemento de Financo merkrede publikigis deklaron, anoncante sankciojn kontraŭ 18 rusaj individuoj kaj 4 entoj, por respondi al rusa ignorado de internaciaj normoj.

Laŭ la deklaro, 15 el la 18 individuoj estas membroj de la ĝenerala sekreta servo de Rusio, kiun Usono akuzis pri intenco de interveno en la usonan elekton de 2016, klopodoj por subfosado de internaciaj organizoj per interretaj rimedoj, kaj intenco de murdo en Britio.

La deklaro diris, ke Usono efektivigas sankciojn ankaŭ kontraŭ kvar entoj kaj pluraj individuoj rilataj al la klopodo de Rusio por interveno en politikajn kaj voĉdonajn sistemojn tutmonde. Ĉiuj aktivoj de tiuj individuoj en Usono estos frostigitaj, kaj usonaj civitanoj estos malpermesitaj al transakcio kun ili.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin