Kapti ĉinan ekonomion sub tri aspektoj

(GMT+08:00) 2018-12-24 18:32:49     Redaktoro:Yu
Lastsemajne en Pekino okazis la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro. La kunveno resumis la ekonomian laboron de la kuranta jaro, analizis la nunan ekonomian situacion kaj faris aranĝon pri la venontjara laboro. Laŭ informoj publikigitaj post la kunveno, la tendenco de la ĉina ekonomio povas esti kaptita laŭ tri aspektoj.

La kunveno montris, ke Ĉinio havis pli bonan komprenon pri ekonomia laboro sub la nova situacio. Tio estas subteni la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kompreni la situacion laŭ la ĝenerala tendenco, precize kapti la gradon de makroekonomia reguligo, aktuale respondi al socia zorgo kaj plene eksciti la entuziasmon de diversaj rondoj de la socio.

La kunveno rimarkigis, ke la disvolvado de Ĉinio troviĝas kaj longtempe restos en la periodo de grava strategia oportuno. La juĝo estas farita surbaze de tio, ke paco kaj disvolvado restos la toniko de la epoko, kaj ekonomia tutmondiĝo, kvankam alfronta kontraŭfluon, restas neinversigebla, ĉar la tutmonda industria ĉeno estas interplektita de diversaj partioj. Samtempe, nova scienca kaj teknika revolucio kaj industria transformiĝo estigos novajn teknologiojn, komercajn formojn kaj reĝimojn, kaj tio bezonas ekzamenadon de la tutmonda merkato, kaj Ĉinio havas grandan potencialon de merkato kaj ankaŭ rezolutecon pri pli larĝa pordmalfermo. Kompare kun aliaj landoj, Ĉinio havas pli evidentajn avantaĝojn.

La kunveno proponis multajn rimedojn por atingi venontjarajn celojn, inkluzive de reorganizado de nacia laboratoria sistemo por plifortigi la kapablon de manufaktura industrio en novigado, plua redukto de impostoj kaj administraj kotizoj por stimuli konsumadon kaj tiel plu. La ĉina ekonomio alfrontas tre kompleksan medion kaj multajn necertecojn, tamen ĝi ĉiam venkis diversajn malfacilojn, kaj nun ĝi estas pli kapabla en disvolvado kaj rezisto al riskoj. Ĉinio tute povas esti optimisma pri perspektivo de la ekonomia disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin