Novaĵoj (Decembro 24)

(GMT+08:00) 2018-12-24 17:17:01     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝs kun hindaj oficialuloj; cunamo mortigis 281 homojn en indonezio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun hinda konsilanto pri nacia sekureco Ajit Kumar Doval dimanĉe en Bombajo dum sia ĉeesto al la unua konferenco de la ĉina-hinda altnivela mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Wang renkontiĝis ankaŭ kun Devendra Fadnavis, la unua ministro de la hinda ŝtato Maharashtra. Li diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas antikvaj civilizacioj kaj la du landoj faris gravajn kontribuojn al la progreso kaj disvolvado de la homaro. Nun Ĉinio kaj Hindio estas la du plej grandaj evoluantaj landoj kaj novaj ekonomioj. La komuna disvolvado de Ĉinio kaj Hindio grave efikos sur la mondo. Interpopolaj interŝanĝoj estas grava parto de la rilatoj inter la du landoj kaj havas grandan potencialon por disvolvado. Ĉinio volas pligrandigi interŝanĝojn en diversaj kampoj kun la hinda flanko. Li esperis, ke la ŝtato Maharashtra ne nur estas ĉe la kapo de la disvolvado en Hindio, sed ankaŭ povas esti pioniro de la ĉina-hinda kunlaboro por fari pozitivan kontribuon al la disvolvado de ĉina-hindaj rilatoj.

Fadnavis diris, ke li vizitis Ĉinion dufoje kaj admiris la grandajn atingojn faritajn de Ĉinio. Li volas lerni la sperton de Ĉinio en la kampoj de daŭrigebla disvolvado, infrastruktura konstruado ktp.. Estas tempo por fortigi hinda-ĉinajn interpopolajn interŝanĝojn. La hinda flanko volas preni la unuan konferencon de la ĉina-hinda altnivela mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj kiel oportunon por antaŭenpuŝi komunikadon kaj kunlaboron inter la du flankoj en diversaj kampoj.

Sabate nokte, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la rezolucion pri dividado de la regula buĝeto kaj packonserva buĝeto por la periodo inter 2019 kaj 2021. La ĉina kvoto por la regula buĝeto unuafoje superis la japanan, farante Ĉinion la dua plej granda kontribuanto.

Laŭ la rezolucio, la kvoto de Ĉinio por la regula buĝeto de UN estis pliigita de la nunaj proksimume 7,92% ĝis 12%, kaj tiel Ĉinio fariĝis la dua plej granda kontribuanto al la regula buĝeto. La kvoto de Ĉinio por la packonserva buĝeto estis altigita de la nunaj 10,24% ĝis 15,22%, kaj Ĉinio restas la dua plej granda kontribuanto.

La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe en konferenco celebranta la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de la lando vekis grandan atenton de diversaj rondoj en Meksiko. Lokaj fakuloj opiniis, ke la atingoj de Ĉinio en disvolvado estas lernindaj por evoluantaj landoj, inkluzive de Meksiko, kaj la daŭra vastigo de pordmalfermo de Ĉinio estas pozitiva signalo por la lando mem kaj eĉ por la tuta mondo.

Heinz Dieterich, fondinto de la teorio de socialismo de la 21a jarcento, profesoro de la Metropola Aŭtonoma Universitato de Meksikurbo, diris, ke estis granda inspiro, ke ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio okaze de la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo kaj la plibonigon kaj disvolvadon de socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. La pasinteco pruvis, ke Ĉinio elektis ĝustan vojon, liveris penson kaj starigis ekzemplon por la mondo.

Enrique Dussel, direktoro de la Esplorcentro pri Rilatoj inter Meksiko kaj Ĉinio en la Meksika Nacia Aŭtonoma Universitato, diris, ke la atingoj de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj ekde la reformo kaj pordmalfermo estas senprecedencaj en la historio de la homaro, kaj pli vasta malfermo de Ĉinio estas favora al la tuta mondo, precipe por hodiaŭ kun profunde ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj leviĝanta protektismo kaj unuflankeco. Dussel diris, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo estas "tutmondiĝo kun ĉinaj trajtoj".

Ĉina ambasadoro al Italio, Li Ruiyu, sabate publikigis en la itala ĵurnalo Vespera Kuriero sian artikolon "Ĉinio kaj Eŭropo kunigu manojn por Nova Vojaĝo de Kunlaboro", vokante Ĉinion kaj Eŭropon rigardi disvolvadon kaj siajn rilatojn laŭ strategia konsidero kaj longtempa perspektivo, sekvi la spiriton "veturado per sama ŝipo" kaj renkonti unu la alian duonvoje.

Li diris en sia artikolo, ke la loĝantaro de Ĉinio kaj Eŭropo okupas kvaronon de tiu de la tuta mondo, kaj ilia ekonomia totalo konsistigas trionon de la tutmonda; ili estas du gravaj fortoj en la internacia scenejo. Li rimarkigis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo estas daŭre plivastigitaj kaj profundigitaj, kaj ambaŭ flankoj aktive efektivigas konsenton de gvidantoj de la du flankoj por forĝi partnerecon de paco, kreskado, reformo kaj civilizacio, tial Ĉinio kaj Eŭropo devas profundigi la ideon de kungajna kunlaboro, intensigi internacian kunordigon pri la tutmonda regado kaj fortigi dialogon inter malsamaj civilizacioj.

La ĉina ambasadoro diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam rigardas Italion kiel sian fidindan amikon kaj partneron en la Eŭropa Unio, kaj profundigi la ĉina-italan ampleksan strategian partnerecon konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj estas ĝusta strategia elekto de la du flankoj. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kune kun la itala flanko por kapti oportunon de kunlaboro, puŝi la duflankajn rilatojn esti ĉe la kapo de rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj fari novan pozitivan kontribuon al la amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

La indonezia agentejo pri traktado de katastrofoj diris lunde, ke la detrua cunamo estigita de vulkana erupcio mortigis 281 homojn kaj vundis 1 016 aliajn laŭ la marbordaj regionoj de la markolo Sunda inter la insuloj Javao kaj Sumatro.

Proparolanto de la Nacia Agentejo pri Traktado de Katastrofoj, Sutopo Purwo Nugroho, diris, ke la serĉado kaj savado de viktimoj de la cunamo kaŭzita de subakva terlavango post la erupcio de la vulkano Anak Krakatau ankoraŭ iras, tial la savantoj kredis, ke multaj viktimoj restas sub la ruboj balaitaj de maraj ondoj.

Sutopo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke evakuado de loĝantoj kaj serĉado de viktimoj de la cunamo ankoraŭ iras. La katastrofo detruis domojn de 611 familioj, 69 hotelojn kaj vilaon, 420 ŝipojn kaj boatojn laŭ la marbordo.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qassemi sabate faris paroladon responde al la lastatempa decido de la usona registaro pri retiro de trupoj el Sirio, dirante, ke la milita ekzisto de Usono en Mez-Oriento estas eraro ekde la komenco kaj ankaŭ unu el la faktoroj malstabiligantaj la mez-orientan regionon.

Qassemi diris, ke la daŭra milita ekzisto de Usono en Mez-Oriento estas erara kaj neracia ago kaŭzanta konflikton, kaj resumante disvolviĝon de la situacio en la regiono en la pasintaj jardekoj kaj la lasta tempo, oni povas trovi, ke Usono konservis sian militan ekziston en la grava kaj sensiva regiono je diversaj pretekstoj, kaŭzante neniun alian rezulton ol streĉecon kaj akrigon de konflikto.

Estas raporto, ke lastatempe usona prezidento Donald Trump anoncis, ke usonaj trupoj baldaŭ sin retiros el Sirio, kaj pro tio usona sekretario pri defendo James Mattis prezentis rezignon pri sia ofico.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin