Tradiciaj metiartaĵoj alportas novan vivon al mjaŭ-oj

(GMT+08:00) 2018-12-25 10:21:30     Redaktoro:Selena

La vilaĝo Jijia de la etna grupo mjaŭ, situanta en la montara profundo de Aŭtonoma Subprovinco de Mjaŭ-oj kaj Dong-oj de Guizhou-provinco, estas ĉefa loko por heredado de la nacia nemateria kultura heredaĵo "vakstinkturado de mjaŭ-oj". En la vilaĝo, preskaŭ ĉiuj virinoj posedas lertecon de vakstinkturado pro longtempa influo. Tamen pro la geografia kaŭzo, tiuj metiartaĵoj estis uzataj nur por ordinaraj vivoj, sed ne vendataj al la ekstero. Samtempe pro manko de kontakto kun la ekstera mondo, la tradicia metiarto frontas al risko esti perdita.

Parolante pri historia valoro de la metilerteco de vakstinkturado, fama mjaŭ-a verkisto Wei Wenyang diris, ke vakstinkturado, kiel antikva metilerteco de etnaj grupoj, estas surmetantaj historiaj libroj.

"Troviĝas multaj antikvaj desegnaĵoj sur vakstinkturado de mjaŭ-oj, kiaj vortico de geometria figuro, kiuj konformas al figuroj eltrovitaj en historiaj restaĵoj. Povas esti dirite, ke vakstinkturado estas surmetanta historia libro."

En 2014, a loka registaro helpas al 26 virinojn de la vilaĝo organizi kooperativon de vakstinkturado. Meze de tiuj virinoj, pli ol 10 starigis siajn privatajn metiejojn. Yang Chunyan estas unu el ili. Antaŭe ŝi laboris aliloke, poste ŝi revenis hejmlokon por funkciigi sian metiejon, informiĝinte ke troviĝas kooperativo en la vilaĝo por vakstinkturado. Parolante pri reveno al hejmloko kaj funkciigo de la propra metiejo, Yang Chunyan diris, ke estas la kooperativo, kiu alportas al ŝi la novan vivon.

"Antaŭe mi forlasis hejmlokon por vivteni kaj poste revenis por prizorgi maljunulojn, kiuj restas en la hejmo, ĉar mi scias, ke troviĝas kooperativo en la vilaĝo, kaj mi povas min vivteni ĉi tie per vakstinkturado. Nun mi kaj miaj amikinoj kaj parencoj kune faras vakstinkturadon, kiu estas ofte uzata por vestoj kaj dotoj, kaj kelkaj estas vendataj al la ekstero. Cetere la enspezo estas pli kaj pli kontentiga."

Pri la kooperativo, kiu liveras oportunon por homoj de lokaj etnaj grupoj sin riĉigi per vakstinkturado, Long Xingming, estro de laborgrupo en la vilaĝo por elimini malriĉecon, diris, ke malriĉeco de la vilaĝo Jijia estis serioza por geografia kondiĉo, tamen la stato pliboniĝas per la kooperativo.

"Nia vilaĝo havas 340 familiojn, inter ili 228 estas malriĉaj. Ekde 2014, la laborgrupo helpas al 26 virinojn de la vilaĝo establi la kooperativon de vakstinkturado kaj sekve ili plu helpas aliajn malriĉulojn."

Samtempe kun tio, la vilaĝo havas pli oftan kontakton kaj interŝanĝon kun la ekstero sekve de plibonigo de la publika trafiko, pro tio la metiartaĵoj de vakstinkturado estas iom post iom konataj kaj akceptataj. Cetere tiuj metiartistoj provas aldoni elementon de la tradiciaj metiartaĵoj al produktado de modaj vestoj, ĉiutagaj uzaĵoj kaj ornamaĵoj kaj disvolvi surretan vendadon.

Nun la jara vendsumo de la metiartaĵoj de la vilaĝo Jijia kalkuliĝas al 2 milionoj da juanoj. Lokaj virinoj ne nur heredas la tradician metiartecon de la mjaŭ-oj, sed ankaŭ akiras enspezon per la metiartaĵoj kaj eliminas malriĉecon. Cetere la loka registaro laboras kune kun profesiuloj kaj civilaj organizoj por antaŭenpuŝi heredadon kaj disvolvadon de la vakstinkturado kaj faras protekton kaj ekspluaton de la tradicia metilerteco laŭ daŭripova disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin