Plibeligisto beligas homojn

(GMT+08:00) 2019-02-12 07:12:44     Redaktoro:Ĝoja

Danke al plibeligistoj brilas belaj steloj sub lumoj, okulfrapaj modeloj sur scenejoj kaj modernaj virinoj aperintaj en gazetoj. Sekve de senĉesa altiĝo de vivnivelo kaj ŝanĝiĝo de konsuma koncepto, ĉinoj pli kaj pli multe atentas plibeligon de bildoj. Nun plibeligistoj servas ne nur al aktoroj sed ankaŭ al normalaj homoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni babilas pri tio.

30-jara Taotao laboras en iu pekina fama studio. En 2005 ŝi eklernis arton pri plibeligo kaj nun laboras jam pli ol dek jarojn. Komence ŝiaj gepatroj ne konsentis ŝian laboron pri plibeligisto.

"Kiel virino mi interesiĝas de infaneco pri belaj aferoj. En knabineco mi ŝatis ŝminkon de vizaĝo, ornamaĵojn sur hararo kaj juvelojn portatajn de aktorinoj, kiuj aperis en televidaj dramsesioj. Pro tio mi elektis la laboron."

Sekve de altiĝo de la vivnivelo pro reformo kaj malfermo ŝanĝiĝis konoj kaj postuloj de ĉinoj pri beleco. Laŭ statistiko nun preskaŭ 22 milionoj da homoj laboras pri beligo de vizaĝo, hararo, manfingraj ungoj kaj pri ŝminkado kaj kaj similaj, kaj nun troviĝas pli ol cent mil registritaj establaĵoj kaj la produkta valoro superis 500 miliardojn da juanoj. Ankaŭ konsumantoj kontinue pliiĝas. Nun ĉie videblas plibeligistoj.

Taotao diris, ke en la lastaj pli ol dek jaroj ŝi plej profunde sentis, ke koncepto pri beleco ĉiam pli fortiĝas ĉe homoj, kaj pli kaj pli da kosumantoj volas pagi monon por beligo.

"Niaj konsumantoj ĉefe estas normalaj homoj. Ili bezonas beligon por vesperoj, jarkunvenoj, nuptoj, naskiĝtagaj festoj kaj aliaj similaj okazoj."

De la lastaj jaroj konsumantoj bezonas fakigon, trajtigon kaj detaligon de beligo, kaj plibeligistoj ĝuste kontentigas la postulojn. Nun plibeligisto jam estas nova profesio en Ĉinio kaj la servado inkludas ŝminkon de vizaĝo, belaranĝon de hararo kaj kongruon al vestoj. Sinjorino Wei diris:

"Mi opinias, ke plibeligistoj devas havi bonan konon kaj senton pri beleco, ĉar ĉiuj homoj posedas propran vizaĝon, hararon, staturon kaj tiel plu, tial plibeligistoj devas fari aranĝon laŭ karakterizaĵo de konsumantoj kaj laŭ okazoj."

Ankaŭ viroj havas postulon pri beligo. S-ro Qian sin beligas por gravaj okazoj. Li diris:

"Beligo donas al mi pli multan konfidon. Mi opinias, ke bona aspekto estas sociala etiketo, ankaŭ respekto al mi mem kaj al aliaj homoj."

Laŭ multaj homoj plibeligisto estas alia nomo de moderno kaj beleco, nun la profesio interesas junulojn, kiel Taotao. Laŭ donitaĵoj en Ĉinio plibeligistoj aĝas ĉefe inter 20 ĝis 35 jaroj. Laŭ Taotao intereso ne sufiĉas por esti kvalifika plibeligisto. Ŝi diris:

"Estas normale ke moldantoj laboras nokte. Ankaŭ necesas tempo por sinekzercado kaj lernado, tiel fine oni povos fariĝi spertulo. Se oni lernas nur unu ĝis du jarojn antaŭ ol eklabori, tio ne estas respondeca."

Taotao tre atentas lernadon, kolekton pri informoj, partoprenon en diversaj modernaj agoj kaj regulaj kursoj faritaj de famaj plibeligistoj. Taotao diris, ke estonte ŝi marŝos plu, beligos klientojn kaj briligos normalajn homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin