Novaĵoj (Decembro 25)

(GMT+08:00) 2018-12-25 17:12:08     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio plenumas financajn devojn al UN kiel evoluanta lando; Ĉinio urĝas iujn landojn objektive rigardi stabiligajn rimedojn en Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al sia indonezia paralelulo Joko Widodo pro la letala cunamo, kiu trafis la marbordajn regionojn de la markolo Sunda sabate.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis konsternita de la novaĵo pri cunamo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, Xi profunde kondolencis prezidenton Widodo kaj familiojn de la mortintoj kaj esprimis profundan simpation al la vunditoj kaj loĝantoj en la regionoj trafitaj de la katastrofo. Xi diris, ke Indonezio estas amika najbaro de Ĉinio, kaj la ĉina popolo sentis la doloron de la indonezia popolo en tiu ĉi momento. Li ankaŭ esprimis la kredon, ke sub la forta gvidado de Widodo kaj la indonezia registaro, la indonezia popolo venkos la malfacilon kaj rekonstruos siajn hejmojn post nelonga tempo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde diris, ke Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto al la regula buĝeto kaj packonserva buĝeto de UN, kaj ĝi plenumos siajn financajn devojn al UN kiel evoluanta lando.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio, kiel firma defendanto de multflankeco, plenumos siajn financajn devojn al UN kiel evoluanta lando. Ĝi faros kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj firme protektos siajn proprajn legitimajn rajtojn. Hua diris, ke Ĉinio akceptas kaj subtenas la rezolucion de UN pri kontribuaĵo de la membroŝtatoj al ĝiaj buĝetoj en la venontaj tri jaroj. Ŝi diris, ke la ĉina flanko esperas, ke ĉiuj flankoj efektivigos la rezolucion por certigi stabilan kaj antaŭvideblan financan fundamenton de UN.

Laŭ la rezolucio, la kontribuaĵo de Ĉinio al la regula buĝeto kaj packonserva buĝeto de UN evidente kreskos dum la venontaj tri jaroj, kun ĉirkaŭ 12% kaj 15,22% respektive. Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto anstataŭ Japanio.

Altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Wang Huning lunde vokis studi kaj efektivigi la gvidliniojn el la parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, pri reformo kaj pordmalfermo.

Xi faris la paroladon en la grandioza kunveno celebranta la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la 18a de decembro.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn en teoria seminario memorfestanta la 40an datrevenon de la mejloŝtona decido. Li postulis plifortigi esplorojn kaj interpretojn pri la sukceso kaj spertoj en la reformo kaj pordmalfermo kaj teorian subtenon al la kompleta reformo kaj pordmalfermo kaj klopodojn por la granda sukceso de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Li aldonis, ke por atingi novan sukceson en reformo kaj pordmalfermo necesas profunde studi kaj kompreni rilatajn ŝlosilajn parolojn de Xi.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde urĝis oficialulojn kaj amaskomunikilojn de iuj landoj forĵeti ideologian antaŭjuĝon, objektive kaj juste rigardi la rimedojn, prenitajn de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono por konservo de sekureco kaj stabileco.

La usona ĵurnalo Wall Street Journal raportis antaŭ nelonge, ke en la pasinta ĉirkaŭ unu jaro, Ĉinio plifortigis grandskalan gvatadon, areston kaj asimiladon kontraŭ islamanoj en Xinjiang, kaj kopiis tiajn agojn por aliaj islamanaj regionoj de la lando.

Hua diris, ke unue, la konvencia starpunkto de la ĉina registaro estas oponi kunligon de terorismo kun iu ajn etnogrupo kaj religio; due, la ujgura etnogrupo estas unu el la ĉina familio kun 56 etnogrupoj; trie, la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono prenis rimedojn, inkluzive de profesiaj edukado kaj trejnado, al homoj profunde influitaj de terorisma kaj ekstremisma ideologio, por helpi al ili lerni lingvojn, leĝojn kaj profesian lertecon, sin liberigi de terorisma kaj ekstremisma ideologio kaj reveni al la normala socia vivo; kaj kvare, la instalado de monitoraj aparatoj estas kutima praktiko por sekureco kaj stabileco en diversaj landoj. Kial simila praktiko en Ĉinio estas rigardata de iuj landoj kiel atenco kontraŭ homaj rajtoj? La sola respondo estas, ke iuj landoj uzas duoblan kriterion.

Lastatempe, Kanado puŝis siajn aliancanojn esprimi maltrankvilon pri la reteno de du kanadaj civitanoj en Ĉinio. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke la ĉina flanko firme oponas la fortan malkontenton esprimitan de Kanado kaj Usono, kaj urĝas rilatajn landojn efektive respekti la juĝan suverenecon de Ĉinio.

Responde al rilata demando, Hua diris, ke kanadaj civitanoj Michael Kovrig kaj Michael Spavor estis retenitaj de ĉinaj aŭtoritatoj pro la akuzoj pri agadoj endanĝerigantaj la nacian sekurecon de Ĉinio. Rilataj departementoj de Ĉinio certigas iliajn justajn rajtojn kaj interesojn kaj liveris necesajn kunhelpojn al la agado de kanada konsulejo.

Kontraŭkorupta tribunalo en Pakistano lunde kondamnis eksan ĉefministron Nawaz Sharif al sep-jara mallibereco pro la akuzo pri korupto rilata al posedo de ŝtala fabriko en fremda lando.

Tribunalo de Nacia Respondeciga Buroo en la ĉefurbo Islamabado anoncis la verdikton.

Sharif, la trifoje elektita ĉefministro, estis en la respondeciga tribunalo, kiam juĝisto Arshad Malik anoncis la verdikton.

Defendaj advokatoj en la tribunalo diris, ke la polico arestis lin, post kiam la juĝisto anoncis la decidon.

Sharif petis la juĝiston restigi lin malliberigita en Lahore, la ĉefurbo de la provinco Punjab, anstataŭ en la urbo Rawalpindi proksima al Islamabado.

Juraj fakuloj diris, ke Sharif rajtas defii la konvikton en la supera kortumo.

Dimanĉe, turka prezidento Recep Tayyip Erdogan telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump. La du flankoj konsentis fortigi kunlaboron pri la siria demando por eviti mankon de potenco en iuj regionoj de la lando post la retiro de usonaj trupoj. Laŭ raporto de turka mediato, Turkio kelkfoje aldonis trupojn al la regiono proksima al la landlimo kun Sirio.

Aliflanke, la gazetara servo de la meza milita regiono de Rusio anoncis, ke pli ol 150 rusaj armeanoj jam revenis de Sirio al la konstanta garnizonejo en Nov-Siberio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin