Novaĵoj (Decembro 26)

(GMT+08:00) 2018-12-26 17:18:51     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke komentista artikolo de la Popola Ĵurnalo emfazas persiston en proviz-flanka struktura reformo; Ĉinio kaj Hindio devas kunigi manojn por malfermi "azian jarcenton". Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Popola Ĵurnalo merkrede publikigis komentistan artikolon, emfazante la gravecon de persisto en proviz-flanka struktura reformo kaj efektivigon de la spirito de la centra konferenco pri ekonomia laboro.

La artikolo diris, ke antaŭenigi la proviz-flankan strukturan reformon estas efika preskribo, kiun proponis la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Xi Jinping ĉe la kerno post ampleksa analizado de la periodaj karakterizaĵoj de la ĉina ekonomio por rearanĝi la ekonomian strukturon kaj ŝanĝi la manieron de ekonomia disvolvado. En 2015, la Centra Komitato de la KPĈ decidis efektivigi la proviz-flankan strukturan reformon, kaj grava perioda efiko estis atingita post kelk-jara klopodo. La artikolo emfazis, ke por firme daŭrigi proviz-flankan strukturan reformon, oni devas kompreni la neceson de profundigo de la reformo, kaj fronte al la ŝanĝiĝo de ekonomia situacio, politike estas du elektoj, nome profundigi proviz-flankan strukturan reformon kaj pli forte stimuli postuladon. Por firme daŭrigi proviz-flankan strukturan reformon, oni devas serioze efektivigi la politikon de firmigo, fortigo, altigo kaj glatigo, ĉar tio estas la ĝenerala postulo por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon de la ekonomio. Antaŭenigo de proviz-flanka struktura reformo estas grava novigo por akomodiĝo al la nova nomalo de ekonomia disvolvado kaj grava apogpunkto de ekonomia transformiĝo.

Bogibeel, 4,94-kilometra ponto, la lej longa aŭtovoja kaj fervoja ponto de Hindio, marde estis malfermita por ekuzo. Hinda ĉefministro Narendra Modi ĉeestis la inaŭguron. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke ĝi estas la ununura ponto konstruita tute laŭ la eŭropaj normoj kun dezajnita servodaŭro de 120 jaroj en la lando. La ponto vekis varman diskuton pri la disvolviĝo de Ĉinio kaj Hindio.

Estis ŝerco, ke iuj ordinaraj hindoj opiniis, ke Ŝanhajo kuratingos Bombajon post 20 jaroj. Ankaŭ la scioj de multaj ĉinoj pri Hindio restas limigitaj je Bollywood kaj kareo.

La komunikado inter Ĉinio kaj Hindio, ambaŭ antikvaj civilizacioj kun granda loĝantaro, havas historion de pli ol 2 000 jaroj. En la moderna epoko, popoloj de la du landoj subtenis unu la alian en la batalo por naciaj sendependeco kaj liberiĝo kaj akcelis la vekiĝon de Azio. La Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, iniciatita de Ĉinio, Hindio kaj Birmo estas rigardata kiel pionira ago en la historio de internciaj rilatoj.

Aprile en la ĉina urbo Wuhan, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefministro Narendra Modi okazigis pintkunvenon. La du flankoj decidis preni pliajn rimedojn por firmigi la bazon de publika subteno de la du landoj kaj akceli sanan disvolviĝon de la interrilatoj. La du gvidantoj decidis establi la ĉina-hindan mekanismon de altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj. La mekanismo estis komencita en Nov-Delhio en la lasta semajno. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la inaŭguro, ke la establo de la ĉina-hinda mekanismo de altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj estis grava konsento de prezidanto Xi kaj ĉefministro Modi.

Unu el la gravaj enhavoj de la ĉina-hindaj altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj estas la ĉina-hinda forumo de komunikiloj. Gazetaro ludas gravan rolon en la ĉina-hindaj rilatoj, ĉar la du popoloj ofte komprenas unu la alian per raportoj de amaskomunikiloj. Hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj diris en la lasta semajno, ke oni atendas, ke Hindio kaj Ĉinio gvidos Azion por malfermi la "azian jarcenton". Evidente, Ĉinio kaj Hindio devas kunigi la manojn por tiu ĉi celo.

La Leĝo pri Elektronika Komerco validiĝos de la 1a de januaro 2019. Profesiuloj de elektronika komerco opiniis, ke la validiĝo de la leĝo akcelos kontinuan kaj sanan disvolvadon de la elektronika komerco en Ĉinio kaj pli bone protektos la rajtojn kaj interesojn de konsumantoj.

Elektronika komerco rapide disvolviĝis en Ĉinio en la lastaj jaroj. Oficialaj donitaĵoj montris, ke en 2017, la elektronika komerco de Ĉinio kreskis per 11,7% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro kaj kalkuliĝis al 29 duilionoj da juanoj; la reta detalado de la tuta lando kreskis per 32,2% kaj kalkuliĝs al 7,18 duilionoj da juanoj, okupante proksimume 50% de tiu de la tuta mondo. En la antaŭaj 11 monatoj de la kuranta jaro, la reta delatado de varoj en Ĉinio kreskis per 25,4% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis 6,27 duilionojn da juanoj, konsistigante 44,1% de la kontribuo al la kresko de detalado por socia konsumado. Elektronika komerco jam fariĝis grava forto akcelanta altgradigon de konsumado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke afrikaj landoj kaj popoloj havas la rajton kaj kapablon sendepende elekti partnerojn, kaj la internacia komunumo devas pli multe aŭskulti la voĉon de Afriko.

Hua diris tion en gazetara konferenco, kiam ŝi respondis demandon koncernan al la rimarkoj de ruanda prezidento pri afrika-ĉinaj rilatoj.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, ruanda prezidento Paul Kagame diris lastatempe, ke la partopreno de Ĉinio en Afriko estas "bona afero", kaj ke Ĉinio estas aktiva en Ruando, sed ne en malkonvena maniero.

Kagame faris la rimarkojn en Vieno por Altnivela Eŭropa-Afrika Pintkunveno. Li aldonis: "En Ruando, ni scias nian kapablon kaj ĉinajn proponojn, kiujn ni devas akcepti, por ne superŝarĝi nin per ŝuldoj. Tio dependas de ni afrikanoj. Kial ni ne scias kiel negoci kun Ĉinio?"

Hua rimarkigis, ke ĉina-afrika pragmata kunlaboro rikoltis fruktodonajn rezultojn en la lastaj jaroj, kaj afrikanoj povas senti la verajn sentojn de ĉinoj al ili kaj la efektivajn profitojn alportitajn de duflanka kunlaboro. Ŝi diris, ke estas nediskutebla fakto, ke ĉina-afrika kunlaboro estas sincere bonvenigita de afrikaj landoj kaj popoloj kaj pozitive taksita de la internacia komunumo. La internacia komunumo devas pli multe aŭskulti la voĉon de Afriko, kredi ĝian saĝecon kaj respekti ĝian volon dum kunlaboro kun Afriko.

Marde, la 25an de decembro estis malfermita la rapidega fervojlinio inter Hangzhou kaj Huangshan. Ĝi estas parto de la rapidega fervojo inter Hangzhou kaj Nanchang. En la venonta semajno, dek nove konstruitaj rapidegaj fervojlinioj kun totala longo de 2 500 kilometroj estos malfermitaj por ekuzo. Tiam la totala longo de rapidegaj fervojlinioj en la tuta lando kalkuliĝos al 29 000 kilometroj, kio estos rimarkinda atingo de la fervoja konstruado en 2018.

Laŭ raporto, marde publikigita de la Ministerio de Ekologio kaj Medio, en la antaŭaj 11 monatoj de la kuranta jaro, la averaĝa kvanto de tagoj kun bonkvalita aero en 338 urboj en la tuta lando atingis 81,6%, kreskante je 1,1-procentpunktoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin