Ĉinio kaj Hindio devas kunigi manojn por malfermi "azian jarcenton"

(GMT+08:00) 2018-12-26 13:00:57     Redaktoro:Yu

Bogibeel, 4,94-kilometra ponto, la lej longa aŭtovoja kaj fervoja ponto de Hindio, marde estis malfermita por ekuzo. Hinda ĉefministro Narendra Modi ĉeestis la inaŭguron. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke ĝi estas la ununura ponto konstruita tute laŭ la eŭropaj normoj kun dezajnita servodaŭro de 120 jaroj en la lando. La ponto vekis varman diskuton pri la disvolviĝo de Ĉinio kaj Hindio.

Estis ŝerco, ke iuj ordinaraj hindoj opiniis, ke Ŝnahajo kuratingos Bombajon post 20 jaroj. Ankaŭ la scioj de multaj ĉinoj pri Hindio restas limigitaj je Bollywood kaj kareo.

La komunikado inter Ĉinio kaj Hindio, ambaŭ antikvaj civilizacioj kun granda loĝantaro, havas historion de pli ol 2 000 jaroj. En la moderna epoko, popoloj de la du landoj subtenis unu la alian en la batalo por naciaj sendependeco kaj liberiĝo kaj akcelis la vekiĝon de Azio. La Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, iniciatita de Ĉinio, Hindio kaj Birmo estas rigardata kiel pionira ago en la historio de internciaj rilatoj.

Aprile en la ĉina urbo Wuhan, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefministro Narendra Modi okazigis pintkunvenon. La du flankoj decidis preni pliajn rimedojn por firmigi la bazon de publika subteno de la du landoj kaj akceli sanan disvolviĝon de la interrilatoj. La du gvidantoj decidis establi la ĉina-hindan mekanismon de altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj. La mekanismo estis komencita en Nov-Delhio en la lasta semajno. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la inaŭguro, ke la establo de la ĉina-hinda mekanismo de altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj estis grava konsento de prezidanto Xi kaj ĉefministro Modi.

Unu el la gravaj enhavoj de la ĉina-hindaj altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj estas la ĉina-hinda forumo de komunikiloj. Gazetaro ludas gravan rolon en la ĉina-hindaj rilatoj, ĉar la du popoloj ofte komprenas unu la alian per raportoj de amaskomunikiloj. Hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj diris en la lasta semajno, ke oni atendas, ke Hindio kaj Ĉinio gvidos Azion por malfermi la "azian jarcenton". Evidente, Ĉinio kaj Hindio devas kunigi la manojn por tiu ĉi celo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin