Okazis 8-a Ekonomia Forumo por Esperanto en Huangshi

(GMT+08:00) 2018-12-26 09:53:30     Redaktoro:Pluveta

 

De la 22a ĝis la 23a de decembro en ĉina urbo Huangshi, Hubei-provinco, okazis la 8a Ekonomia Forumo por Esperanto. La forumo estis organizita de Esperanto-Asocio de Hubei-provinco, Esperanto-Asocio de Huangshi, kaj subtenita de la Federacio de Sociaj Sciencoj de Huangshi kaj aliaj registaraj departementoj.

La ĉeftemo de ĉi-foja forumo estas Kunligi Mondon, Akiri Komunan Venkon. Per la platformo konstruita de Esperanto la 8a Ekonomia Forumo por Esperanto celas fortigi la inteŝanĝojn kaj kunlaborojn inter esperantistoj, inter esperantistoj kaj neesperantistoj en la kampoj de ekonomio, komerco, scienco, kulturo kaj tiel plu. La ĉeestantoj sin dediĉas al konstruado de industria ekonomia ĉeno kaj faris kontribuon per Esperanto por antaŭenpuŝi la lokan ekonomion. La forumo ankaŭ havas gravan signifon por la malfermo kaj kunlaboro de la urbo Huangshi.

En la forumo Shi Guohui, ĝenerala observanto de Ali-Dingding, Zhang Jin, specialisto de Ali-Nuba Komputado, kaj Ye Nianxian, esploristo de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, respektive faris prelegojn. Menciante la kialon de ĉeesto de Ali al ĉi-foja forumo Shi Guohui diris, ke interreto kaj Esperanto havas kelkajn komunajn punktojn. Interreto estas internacia komune uzata kodo kaj Esperanto estas internacia komune uzata lingvo. Ili komune celas kunligi la mondon kaj realigi komunan venkon.

En la forumo la Instituto de Informaj Teknikoj Zhongjingguohua kaj la Cihuhui Karierkreada Servo-Kompanio subskribis interkonsenton. Tio signifas, ke establiĝis la Modela Bazo de Esperanto-Industrioj en Cihuhui.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin