Zhao Houlin: mi estas spertanto, atestanto kaj profitanto de ĉina reformo

(GMT+08:00) 2018-12-26 08:29:46     Redaktoro:祃璟琳

Okaze de la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, ĝenerala sekretario de Internacia Telekomunika Unio Zhao Houlin rakontis al ni sian nedisigeblan rilatecon al la reformo kaj pordmalfermo, kun plena fido kaj atendo al la perspektivo de la reformo kaj la pordmalfermo de Ĉinio.

"En la pasintaj 40 jaroj, okazis grandaj ŝanĝiĝoj en Ĉinio kaj mi mem estas spertanto, atestanto kaj profitanto de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio."

Zhao rememoris, ke en la jaro 1978, la deirpunkta jaro de la reformo kaj pordmalfermo, okazis grava evento, kiu ŝanĝis la futuron de la lando kaj li mem.

"Tiama gvidanto Deng Xiaoping postulis sendi studentojn al fremdlandoj. Elektitaj estis sciencaj esplorantoj el altnivelaj sciencteknikaj institucioj tra la lando kaj mi estis akceptita kiel unu el la unuaj studentoj al Svislando."

Laŭ konigo, en 1978 la telekomunika afero de Ĉinio ne estis tiel progresinta. Tiam en Ĉinio pli ol 900 milionoj da loĝantoj havis nur preskaŭ 4 milionojn da telefonoj, malpli ol 100 homoj dividis unu telefonon.

Zhao Houlin estis unu el la unuaj 10 studentoj vizitantaj Svislandon. Li naskiĝis en 1950 kaj en 1988 eklaboris en la Internacia Telekomunika Unio, la institucio de UN pri informatika kaj telekomunika teknikoj; en 1998 li estis elektita kiel estro de departemento pri normaligo de la unio kaj li estis ankaŭ la unua neeŭropano, kiu servis en tiu ofico post fondiĝo de la organizo; en 2008 li servis kiel ĝenerala vicsekretario de la unio kaj ĉijare li jam laboris kiel ĝenerala sekretario de la unio por kvar jaroj kaj en la 1a de novembro li estis reelektita kiel la ĝenerala sekretario de la unio per absoluta plimulto de voĉdonoj. Li ankaŭ estas la unua ĉina sekretario en la historio de la unio. En la pasintaj 40 jaroj, li ŝanĝis la oficon preskaŭ en ĉiu dekado. Li diris, ke tio estas nedisigebla kun la politikoj de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.

"Mi estas ege fiera pro la grandaj atingoj pro la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj. Laborantoj de la internacia organizo tre laŭdis la grandajn ŝanĝiĝojn alportitajn de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio al la ĉina popolo kaj la socio kaj gravajn kontribuojn al la mondo."

Parolante pri aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo en 2001, Zhao Houlin diris, ke la ĉina merkato estas grava konsistiga parto de la monda merkato. Se Ĉinio okupas kvinonon da merkato, do la mondo okupas la kvar kvinonojn. Ĉiuj ĝuas la merkaton. Li diris:

"Post aliĝo al la Monda Komerca Organizo, okazis grandaj ŝanĝiĝoj en Ĉinio kaj la popolanoj akiris aktualajn profitojn. Ni persone sentis, ke la disvolvado de la internacia komunumo bezonas kunan klopodadon de ĉiuj membroj kaj la tutmondiĝo necesigas antaŭenpuŝan forton."

Zhao Houlin diris, ke la sukcesaj spertoj de Ĉinio en disvolvado post la reformo kaj pordmalfermo estas lernindaj kaj ĝuindaj por aliaj landoj. Li diris:

"Prezidanto Xi Jinping multfoje diris, ke ne paŭzis la paŝo de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, ni antaŭeniros plue. Mi pensas, ke certe realiĝos la celoj de "du centjaroj" de Ĉinio kaj la revo de ĉinoj realiĝos. Ankaŭ la mondo profitos de la dividendo alportita de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio al la homara socio, tutmonda ekonomio kaj socia disvolvado. Ni estas plena de atendo, espero kaj fido al la perspektivo de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin