Okazis memoriga mitingo por la 100a datreveno de naskiĝo de sinjoro Chen Yuan

(GMT+08:00) 2018-12-27 13:57:14     Redaktoro:Xiong

En la 21a de decembro en Pekino okazis inaŭguriĝo kaj kunsido de memorfestaj aktivecoj por la 100a datreveno de naskiĝo de sinjoro Chen Yuan. Tiu memorfesto estis organizita de Ĉina Eldona Asocio, Ĉina Esperanto-Ligo kaj Komerca Presejo. Yu Dianli, direktoro de la Komerca Presejo, Wu Shulin, vicprezidanto de konsilantaro de la Ĉina Eldona Asocio, Chen Haosu, eksprezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj aliaj gvidantoj kaj honoraj gastoj faris parolon en la inaŭguro. Sume preskaŭ cent homoj ĉeestis al la inaŭguro.

Yu Dianli diris, ke de 1949, sinjoro Chen Yuan tenis la oficojn de vic-ĉefredaktoro de la Ĉina Popola Eldonejo, vicestro de eldona buroo sub Ministerio de Kulturo, ĉefredaktoro de la Komerca Presejo, ktp. Kaj li estis estro de la Ĉina Esperanto-Ligo. En sia tuta vivo, sinjoro Chen Yuan faris gravan kontribuon al eldona afero en Ĉinio.

Wu Shulin diris, ke ĉe la 40a datreveno de la ĉina Reformo kaj Malfermo, estas granda signifo memori sinjoron Chen Yuan. Ni devas lerni de li, liberigi penson, fari novigon kaj kontribui forton por prosperiĝo de nia lando.

Chen Haosu diris, ke ankaŭ sinjoro Chen Yuan estas esperantisto. Sinjoro Chen ne ŝparis siajn fortojn disvolvi Esperanton en Ĉinio kaj faris multon por disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin