Novaĵoj (Decembro 27)

(GMT+08:00) 2018-12-27 17:35:39     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke kunveno de la KPĈ substrekis kernan statuson de Xi; egipta fakulo diris, ke la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio forte akcelis afrika-ĉinan kunlaboron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ŝlosila kunveno okazigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) substrekis la klopodojn por subteno al la pozicio de Xi Jinping kiel la kerno de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la tuta Partio, kaj ankaŭ al la aŭtoritato de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝia centralizita, unuigita gvidado.

La dutaga kunveno, kiu finiĝis merkrede, ankaŭ emfazis fortigon de la konscienco de la partio pri la bezono subteni politikan honestecon, pensi pri ĝenerala situacio, sekvi la gvidan kernon kaj konservi unuecon. Ĝi ankaŭ alvokis kompletan efektivigon de ŝlosilaj decidoj kaj politikoj faritaj de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la kunveno ankaŭ promesis fortigi la fidon de la partio pri la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

La kunveno postulis, ke membroj de la Politika Buroo faru kritikojn kaj memkritikojn laŭ la laborsperto kaj gvidu la efektivigon de la instrukcioj de Xi kaj la ĉefaj reglamentoj kaj politikoj de la partio, inkluzive de la ok-punkta decido pri plibonigo de la konduto de la partio kaj registaro.

Partoprenantoj diskutis raporton pri la efektivigo de la ok-punkta decido de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ ekde la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Ĉinio merkrede esprimis subtenon al la nuna tendenco de pozitiva interagado inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio.

Laŭ raportoj, la sud-korea Ministerio pri Defendo decidis forigi enhavon, kiu rigardas la registaron kaj armeon de la KDPR kiel malamikon, el la blanka libro pri defendo, kiu estos publikigita en januaro.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio subtenas la KDPR kaj Sud-Koreion daŭre montri bonvolon unu al la alia, firmigi reciprokan fidon kaj plibonigi rilatojn. Hua diris, ke lastatempe pro la komunaj klopodoj de la KDPR kaj Sud-Koreio, ambaŭ partioj efektivigis konsenton de siaj gvidantoj, kaj la spiriton de la Deklaracio de Panmunjom kaj la Pjongjanga Deklaracio, antaŭenigis repacigon kaj kunlaboron, kaj atingis pozitivajn rezultojn. Ŝi aldonis, ke la ĉina flanko kredas, ke tio helpos pluan antaŭenigon de la procezo de politika traktado de la duoninsula demando, kaj konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj sur la duoninsulo kaj landoj en la regiono.

2018 markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj ankaŭ estas la jaro de profundigo de la ĉina-afrika kunlaboro. Hussein Ismail, politika esploristo de la egipta Gazetara Administracio kaj specialisto pri Ĉinio, diris lastatempe dum intervjuo kun ĉinaj raportistoj, ke la afrika-ĉina kunlaboro profitis de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj la lasta forte akcelis la duflankan kunlaboron.

Hussein Ismail laboris en Ĉinio ekde 1992 kaj loĝis en Ĉinio proksimume 20 jarojn. Li propraokule vidis la rapidegan disvolviĝon de Ĉinio ekde la reformo kaj pordmalfermo kaj admiris la rimarkindajn atingojn de la lando en la pasintaj 40 jaroj. Samtempe, li rimarkis, ke en la pasintaj jardekoj, Ĉinio rapidigis siajn paŝojn por internacia strategio, kio estas alte akorda kun la vizio de la afrika-ĉina kunlaboro. Li diris, ke Egiptio kaj multaj aliaj afrikaj landoj troviĝas en la periodo de reformo, kaj la 40-jara praktiko de Ĉinio liveras lernindajn spertojn al tiuj afrikaj landoj. En la lastaj jaroj en Afriko, Ĉinio helpis konstrui multajn grandajn projektojn. Dum sia disvolvado Ĉinio liveras al afrikaj landoj kun konsento pri kunlaboro klaran evoluigan modelon, helpante al ili sin liberigi de malriĉeco kaj realigi pacon kaj stabilecon.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris merkrede, ke la retiro de usonaj trupoj el Sirio helpas komplete mildigi la regionan streĉecon.

Zakharova diris en gazetara konferenco, ke lastatempe la usona flanko decidis retiri siajn trupojn el Sirio, kaj la rusa flanko atenteme observas la efektivigon de tiu decido. Ŝi diris, ke la rusa flanko bone komprenas la gravecon de la retiro, kiu helpas komplete mildigi la regionan streĉecon, sed aliflanke, la rusa flanko ankoraŭ ne scias pri horaro de la retiro. Ŝi aldonis, ke la usona flanko devas transdoni al la siria registaro la teritorion, el kiu la usonaj trupoj retiriĝis, sed estas neniu informo pri ĉi-rilata konsiliĝo inter Usono kaj Sirio.

La 26a de decembro estis la 14a datreveno de la cunamo de Hindia Oceano. Tiutage en la indonezia provinco Aceh, kiu estis plej grave trafita de la katastrofo, okazis preĝado por memorigi la datrevenon.

Miloj kaj miloj da homoj kolektiĝis en la urbeto Peukan Bada de la gubernio Aceh Besar en la provinco por preĝado. Aganta provincestro Nova Iriansyah vokis al la ĉeestantoj preĝi ankaŭ por la viktimoj de cunamo en la markolo Sunda kaj deziris al la homoj influitaj de la cunamo rekonstrui siajn hejmojn kiel eble plej rapide.

La 26an de decembro 2004 en la marfundo de Hindia Oceano norde de Sumatro okazis 7,7-magnituda tertremo, kaŭzante grandan cunamon. Entute pli ol 290 000 homoj estis mortigitaj, kaj la nombro de indoneziaj viktimoj kalkuliĝis al pli ol 230 000.

La japana registaro diris merkrede, ke Japanio sin retiros el la Internacia Balenkapta Komisiono por rekomenci komercan ĉasadon de balenoj en julio de 2019.

Laŭ reguloj de la Internacia Balenkapta Komisiono, la retiro de Japanio estos valida ekde la 30a de junio, ebligante al la lando rekomenci komercan ĉasadon en proksimaj akvoj kaj ene de sia ekskluziva ekonomia zono en julio. La decido vekos internacian kondamnon.

Japanio ne ĉasas balenojn komerce en la Antarkta Oceano, kvankam la lando komencis efektivigi la tiel nomatan "sciencan balenkaptadon" por esplorado. Antaŭ kelkaj monatoj Japanio jam minacis forlasi la internacian organizon, kio kaŭzis internaciajn kritikojn.

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede okazigis ekkonstruan ceremonion por modernigi kaj kunligi fervojojn kaj aŭtovojojn sur la du flankoj de la Korea Duoninsulo.

La ceremonio komenciĝis je ĉirkaŭ la 10a horo antaŭtagmeze laŭ loka tempo ĉe la stacidomo Panmun en la landlima urbo Kaesong de la KDPR sub la ĉeesto de ĉirkaŭ 100 homoj el la du flankoj de la Korea Duoninsulo. La unuhora ceremonio inkluzivas celebrajn paroladojn de reprezentantoj de la du flankoj, subskribon sur la lignan ŝpalon, kunligon de reloj, kaj senvualigon de vojsigno ĉe la stacidomo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin