En 2018 Ĉinio faris preskaŭ 40 militajn manovrojn kaj ekzercojn kunlabore kun pli ol 30 landoj

(GMT+08:00) 2018-12-28 15:41:55     Redaktoro:Ĝoja

Ĵaŭde proparolanto de la ĉina Ministerio de Defendo supera kolonelo Wu Qian diris, ke en 2018 la amik-rondo de la ĉina armeo pli kaj pli grandiĝas, influo de la ĉina armeo estas pli forta, kaj troviĝas multaj bril-punktoj de internacia milita kunlaboro. En 2018 kunlabore kun pli ol 30 landoj Ĉinio faris preskaŭ 40 militajn manovrojn kaj ekzercojn.

En tiutaga regula gazetara konferenco Wu diris, ke en 2018 komunaj manovroj kaj ekzercoj ludis pozitivan rolon por profundigi amikecon kaj konfidon inter ĉina kaj alilandaj armeoj kaj altigi nivelon de konstruado kaj trejnado de diverslandaj armeoj.

Li diris, ke en 2018 amikoj de ĉina armeo estas pli multaj kaj formiĝis la nova situacio de la internacia milita kunlaboro, nome ĉiudimesia, multkampa kaj plurtavola kunlaboro; la militaj manovroj kaj ekzercoj estas pli kaj pli realaj kaj grande altiĝas kontribuo de internacia milita kunlaboro al milita kapablo; estas pli kaj pli forta la voĉo de la ĉina armeo kaj pli kaj pli vasta influo de la ĉina armeo kaj ĉinaj produktaĵoj pri internacia publika sekurecotroviĝas en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin