Laŭ la konigo de Li Baodong, sekretario de la Boaoa Azia Forumo, popola sano estas grava simbolo de kapablo pri daŭrigebla disvolvado kaj estas ankaŭ grava komuna temo de internacia socio.
Prezidento de tutmonda forumo pri sano kaj honora direktanto de Monda Organizo pri Sano, sinjorino Chan Fung Fu-chun diris, ke la slogano de la unua kunveno estas "Sano estas ĉie" kaj la temo estas "Ĉiuj havas sanon". La kunveno povos kunigi la saĝecon de ĉiuj flankoj kaj antaŭenigi tutmondan kunlaboron.