Xi Jinping telefone parolis kun Trump

(GMT+08:00) 2018-12-30 12:16:52     Redaktoro:Pluveta

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping invivite telefonis al usona prezidento Trump.

Trump donis saluton kaj novjaran bondeziron al Xi kaj la ĉina popolo. Trump diris, ke estas gravaj la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio kaj estas tutmonde atentataj. Li alte taksis la bonajn rilatojn kun Xi. Li tre ĝojis, ke la dulandaj laborgrupoj pene plenumas la komunajn konojn atingitajn en Argentino. La dialogo akiris pozitivan disvolviĝon. Li esperis, ke la interkonsiliĝo atingu fruktojn utilajn al la du popoloj kaj la mondo.

Xi Jinping faris novjaran bondeziron al Trump kaj la usona popolo. Xi montris, ke li kaj Trump konsentas antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono stabile disvolviĝi. Nun la dulandaj rilatoj troviĝas en la grava periodo. En la komenco de decembro Xi kaj Trump faris sukcesan intervidiĝon en Argentino kaj atingis gravajn komunajn konojn. Post tiam la dulandaj laborgrupoj antaŭenpuŝis la plenuman laboron por plifrue atingi interkonsenton kun komunaj venkoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin