Novaĵoj (Decembro 31)

(GMT+08:00) 2018-12-31 17:17:31     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia lunda elsendo. Estas la 31a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina kaj rusa ŝtatestroj adresis unu al la alia novjaran mesaĝon; Konversacio inter ĉina kaj usona ŝtatestroj celas redukti diverĝon kaj plivastigi komunan konsenton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 31an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin reciproke al si adresis novjaran mesaĝon.

En la mesaĝo, Xi Jinping, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, donis sincerajn bondezirojn al prezidento Putin kaj la rusa popolo. Xi diris, ke 2018 estas jaro kun speciala signifo en historio de disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj la du landoj glate plenumis gravan internan politikan tagordon kaj malfermis la novan epokon.

Xi montris, ke 2019 estas 70-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj Ĉinio volas labori kun Rusio por gvidi la dulandajn rilatojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj kaj por akiri novan progreson.

En la mesaĝo, Putin donis novjarajn salutojn al prezidanto Xi, dezirante, ke la ĉina popolo havu pli feliĉan kaj stabilan vivon. Putin diris, ke en 2018, la du landoj okazigis enhavoriĉajn politikajn dialogojn kaj faris efikajn kunlaborojn en solvo de gravaj regionaj kaj tutmondaj demandoj. En la venonta jaro, la du landoj kune bonvenigos 70-jariĝon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj, kaj estas kredeble, ke la du landoj plu disvolvos efikajn kunlaborojn en duflankaj kaj plurflankaj aferoj.

La 29an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping laŭinvite telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump. La du ŝtatestroj reciproke adresis novjarajn bondezirojn kaj esperas, ke la konsento atingita inter Ĉinio kaj Usono akiros rezulton, kiu ne nur estas reciprokprofita kaj kungajna por la du landoj, sed ankaŭ estas utila al la mondo.

Pekinaj analizantoj montris, ke antaŭ la grava momento de 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la konversacio de la du ŝtatestroj spegulas, ke redukti diverĝon per kunlaboro kaj akceli stabilecon per dialogo fariĝas komuna kono de la du landoj.

Laŭ konigo, de decembro, laborgrupoj de la du landoj aktive efektivigis konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum renkontiĝo en Argentino. La du landoj organizis plurajn vicministrajn diskutojn kaj konsiliĝojn pri komerca ekvilibro kaj protekto de intelekta proprieto, kaj Ĉinio reaĉetas usonajn agrikulturajn produktojn kaj deklaris ĉesigi tarifon sur usonaj aŭtoj kaj ĝiaj partoj. Nun la du partioj planas restarigi vid-al-vidan intertraktadon kaj konsiliĝon por antaŭenpuŝi efektivigon de konsento atingita de la du ŝtatestroj.

La 30-an de decembro, Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, faris parolon pri 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

En 2019, Ĉinio kaj Usono bonvenigos 40-jariĝon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj. En la pasintaj 40 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam marŝas antaŭen malgraŭ malfaciloj, kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj akiris historian progreson. Antaŭ 40 jaroj, la nombro de homoj venintaj unu al la alia lando kalkuliĝis je nur kelkmiloj, kaj en 2017 la nombro superis kvin milionojn kaj 300 milojn da homfojoj. Antaŭ 40 jaroj, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Usono estis malpli ol 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la sumo superis 580 miliardojn da usonaj dolaroj en 2017. Antaŭ 40 jaroj, Ĉinio kaj Usono apenaŭ faris reciprokan investon, kaj en 2017 la totala sumo superis 230 miliardojn da usonaj dolaroj. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio kaj Usono disvolvis vastajn kunlaborojn en duflanka, regiona kaj tutmonda aferoj, inkluzive de konvena solvo de regionaj varmaj demandoj, internacia kontraŭterorismo, trakto al financa krizo kaj akcelo de tutmonda ekonomia kreskado. La fakto plene pruvas, ke la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur alportas gigantajn interesojn al la du popoloj, sed ankaŭ forte akcelas pacon, stabilecon kaj prosperon de la azi-pacifika regiono kaj la mondo.

Estas malfacile akirebla la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj en pasintaj 40 jaroj, kaj spertoj devas esti bone konservataj. La du landoj devas racie kaj objektive trakti reciprokajn strategiajn intencojn, plifortigi strategian interŝanĝon, pliigi strategian konfidon kaj eviti strategian misjuĝon. Necesas persisi en la ĝenerala direkto de kunlaboro de la du landoj, senĉese plivastigi kampojn de reciprokprofitaj kunlaboroj por pli bone feliĉigi la du popolojn. Necesas reciproke respekti suverenecon, sekurecon kaj intereson por disvolviĝo kaj konvene trakti kaj regi diverĝon por eviti interferon al la ĝenerala stato de la dulandaj rilatoj.

Je la 10a horo de la 2a de januaro en la Popola Halo, Ĉinio okazigos grandiozan kunvenon por celebri la 40an datrevenon de publikigo de Mesaĝo al Tajvanaj Samlandanoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono ĉeestos la kunvenon kaj faros gravan paroladon.

La Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) prijuĝe elektis dek enlandajn novaĵojn de 2018:

1, "La Amendo de la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko" estis sankciita, kaj la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko estis enskribita en la konstitucion. En la 11a de marto la 3a plena kunveno de la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso oficiale akceptis "la Amendon de la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko".

2, La nova ŝtata organo kaj la nova gvidantaro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco naskiĝis. La gvidantoj de la respubliko unuafoje faris ĵuron je la konstitucio. En la 17a de marto Xi Jinping, ĵus elektita ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, fariĝis la unua, kiel gvidanto de la respubliko, kiu faris ĵuron je la konstitucio.

3, Ĉinio solene celebris la 40-jariĝon de la reformo kaj malfermo kaj denove ekis en la reformo kaj malfermo.

4, La profunda reformo pri la Partio kaj la ŝtata organo glate disvolviĝis.

5, La Centro alprenis diversajn rimedojn por akceli la evoluon de privata ekonomia sektoro.

6, Ĉe siaj terenoj Ĉinio ricevis riĉajn fruktojn en diplomatio, kio manifestis la subliman spiriton de la potenca lando. En 2018, en la Boao-forumo por Azio, la Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo en Qingdao, la Pintkonferenco de Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en Pekino, kaj en la Unua Internacia Importa Ekspozicio en Ĉinio, prezidanto Xi Jinping profunde eksplikis la ideon pri la sortkomunumo de la homaro.

7, En la surmara revuo la popola armeo prezentis sian novan fizionomion. La 12an de aprilo Xi Jinping, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la solenan revuon sur la Suda Ĉina Maro.

8, Disvolvi la ekonomian zonon de Jangzi-rivero surbaze de protekto de verdaj akvoj kaj bluaj montoj.

9, La amendo pri la leĝo de persona laŭenspeza imposto estis adoptita, kaj aliaj multaj rimedoj por plibonigi vivkondiĉojn de la popolo sinsekve proponiĝis.

10, La problemo de vakcino estis serioze kontrolita, kaj la administrado de vakcino kondukis al leĝdona proceduro.

La Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) prijuĝe elektis dek internciajn novaĵojn de 2018:

1, Ĉinio sukcese okazigis la tutmonde unuan importan ekspozicion kaj tio antaŭenigis evoluon de la monda ekonomia malfermita.

2, La iniciato "Zono kaj Vojo" disvolviĝas profunde kaj firme, kaj la internacia komunumo pli vaste kaj pli aktive partoprenis en ĝi.

3, La siria situacio frontis al senprecedenca krizo, kaj en la regiono Mezoriento oftis konflikto.

4, La situacio de la korea duoninsulo malstreĉiĝis, en kio Ĉinio ludis pozitivan rolon.

5, La provoko de komerca konflikto fare de Usono vekis prizorgon de la tuta mondo kaj tamen la ĉina kaj usona ŝtatestroj ellasis pozitivan signalon.

6, Rusio forte reagis al okcidentaj sankcioj kaj sekve la perspektivo de la usona-rusa "Traktato pri Mezdistanca Misilo" estas maltrankviliga.

7, La eliro de Britio el Eŭropa Unio renkontis grandajn malhelpojn, kaj pro tio "perforta eliro el Eŭropa Unio" metis sin en tagordon.

8, Internacia prezo de petrolo forte fruktuis kaj la hegemonio de usona dolaro frontis defion

9, Ekstreme katastrofaj veteroj ofte okazis en la tuta mondo, diversaj landoj mano ĉe mano reagis al la problemo de klimata ŝanĝiĝo.

10, Artefarita intelekto enpaŝis en novan stadion, kaj "nova intelekta epoko" jam alvenis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin